Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

Esperanto

Pink Floyd : Mother (Panjo) - proza kantoteksttraduko

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Neljap, 04/09/2015 - 14:49




Pink Floyd
Panjo


Panjo, ĉu vi pensas, ke ili lasos fali la bombon ?
Panjo, ĉu vi pensas, ke ili ŝatos la kanton ?
Panjo, ĉu vi pensas, ke ili provos rompi min ?

Panjo, ĉu mi protektu min per muro ?
Ĉu mi fariĝu Prezidanto-kandidato ?
Ĉu mi fidu al la registaro ?
Panĵo, ĉu ili metos min en la paflinion ?
Ĉu estas nur disip' de temp' ?

Kvietu nun, beb', ne ploru, beb'.
Panjo zorgos por tio, ke ĉiuj viaj inkuboj fariĝos veraj.
Panjo metos ĉiujn siajn timojn en vin,
Panjo ĉiam tenos vin sub siaj flugiloj.

Ŝi ne lasos flugi vin, sed eble kanti.
Panjo tenos vin en oportuno kaj varmo.
Ho, beb', ho, beb', ho beb',
Kompreneble panjo helpos al vi starigi la muron.

Panjo, ĉu vi pensas, ke ŝi estas taŭga por mi ?
Panjo, ĉu vi pensas, ke ŝi estas danĝera por mi ?
Panjo, ĉu ŝi disŝiros vian knabeton en pecojn ?
Panjo, ĉu ŝi rompos mian koron ?

Kvietu nun, beb', ne ploru, beb' !
Panjo kontrolos ĉiujn viajn amikinojn.
Kaj panjo ne lasos tragliti malpurulinon.
Panjo ĉiam atendos, ĝis vi venos hejmen.

Kaj panjo ĉiam eltrovos, kie vi estis,
Panjo zorgos por tio, ke vi ĉiam estos sana kaj pura.
Ho, beb', ho, beb', ho beb',
vi ĉiam estos beb' mia.

Panjo, ĉu ĝi vere devis esti tiom alta ?


Prozpoeme tradukis Cezar



Pink Floyd
Mother


Songtext

Mother, do you think they'll drop the bomb ?
Mother, do you think they'll like the song ?
Mother, do you think they'll try to break my balls ?
Mother, should I build a wall ?

Mother, should I run for President ?
Mother, should I trust the government ?
Mamma, will they put me in firing line ?
Is it just a waste of time ?

Hush now baby, baby don't you cry
Mother's gonna make all of your nightmares come true
Mamma's gonna put all of her fears into you
Mamma's gonna keep you right here under her wing

She won't let you fly but she might let you sing
Mamma's gonna keep baby cozy and warm
Ooh babe, ooh baby, ooh babe
Of course mother's gonna help build the wall

Momma, do you think she's good enough, for me ?
Momma, do you think she's dangerous, to me ?
Momma, will she tear your little boy apart ?
Mother, will she break my heart ?

Hush now baby, baby don't you cry
Mamma's going to check out all your girlfriends for you
And mamma won't let anyone dirty get through
Mamma's gonna wait up until you come in

And mamma will always find out where you've been
Mamma's gonna keep baby healthy and clean
Ooh babe, ooh baby, ooh babe
You'll always be baby to me

Mother, did it need to be so high ?



Kategooriad: Esperanto

Fermeture exceptionnelle 2015

SAT AMIKARO - Neljap, 04/09/2015 - 13:11

Exceptionnellement, le siège n'ouvrira pas ce samedi 11 avril 2015.

Merci de votre compréhension.

Esceptokaze, la sidejo ne malfermiĝos ĉi tiun sabaton 11an de aprilo 2015.

Dankon pro via komprenemo.

Kategooriad: Esperanto

Goeto : Antaŭ la pordego (el Faŭsto 1) rimpoemtraduko

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 04/06/2015 - 17:34


Johano Lupiro de Goeto
Antaŭ la pordego

Liberas la rivereg' kaj rojoj
de glaci', gajigas printempa sfer',
en valoj verdas floresper'.
Maljuna vintro sur fuĝaj vojoj
retiras sin sur montojn de l' ter'.
De tie sendas ĝi hajlojn nur,
senpotencajn grajnojn, sur l' herban flankon ;
kun frostaj strioj sur verda natur'.
Sed la Sun' ne toleras la blankon.
Ĉie vigliĝas kresko post nasko,
ĉio volas viviĝi je Pasko.
Sed la floroj raras eĉ plu,
buntvestaj homoj samas je ĝu'.
Turnu vin nun de tiu alto
al la urbo do dum halto !
El pordego, nigra tru',
svarmas bunta ar' en flu'.
Ĉiuj subsunas kun insist'
kaj festas la releviĝon de l' Krist',
eĉ releviĝis ja persone :
el etaj dometoj, mornaj tentoj,
el metia devig' elfone,
el la ŝarĝ' de gablaj tegmentoj,
el malvast' de strata fatraso.
El nokt' honorinda de l' preĝej'
vokis ilin la lum' post kre'.
Vidu, kiel kuras la amaso
tra ĝardenoj kaj kampoj, pro ĝi,
kiel la river' dum paso
boatojn gaje drivigas sur si.
Kaj troŝarĝita ĝis sinkado
moviĝas for la lasta bark'.
Eĉ el la alt' de montopado
brilas vestara bunt' kiel ark'.
Aŭdiĝas jam popola bruo.
Jen la ĉiel' de vera ĝuo !
Jubilas ĉiu kun pasi' :
Jen hom' mi estas, rajtas mi !

PS :
La poemo estas pli konata sub la titolo "Paskpromeno". Ĝi troviĝas en la teatraĵo Faŭsto I
PSS :
Bela prezento de la poemo ĉe Elbertinum.


Johann Wolfgang
von Goethe, Faust I
Vor dem Tor Vom Eise befreit sind Strom und Bäche
Durch des Frühlings holden, belebenden Blick,
Im Tale grünet Hoffnungsglück ;
Der alte Winter, in seiner Schwäche,
Zog sich in rauhe Berge zurück.
Von dort her sendet er, fliehend, nur
Ohnmächtige Schauer körnigen Eises
In Streifen über die grünende Flur.
Aber die Sonne duldet kein Weißes,
Überall regt sich Bildung und Streben,
Alles will sie mit Farben beleben ;
Doch an Blumen fehlts im Revier,
Sie nimmt geputzte Menschen dafür.
Kehre dich um, von diesen Höhen
Nach der Stadt zurück zu sehen !
Aus dem hohlen finstern Tor
Dringt ein buntes Gewimmel hervor.
Jeder sonnt sich heute so gern.
Sie feiern die Auferstehung des Herrn,
Denn sie sind selber auferstanden :
Aus niedriger Häuser dumpfen Gemächern,
Aus Handwerks- und Gewerbesbanden,
Aus dem Druck von Giebeln und Dächern,
Aus der Straßen quetschender Enge,
Aus der Kirchen ehrwürdiger Nacht
Sind sie alle ans Licht gebracht.
Sieh nur, sieh ! wie behend sich die Menge
Durch die Gärten und Felder zerschlägt,
Wie der Fluß in Breit und Länge
So manchen lustigen Nachen bewegt,
Und, bis zum Sinken überladen,
Entfernt sich dieser letzte Kahn.
Selbst von des Berges fernen Pfaden
Blinken uns farbige Kleider an.
Ich höre schon des Dorfs Getümmel,
Hier ist des Volkes wahrer Himmel,
Zufrieden jauchzet groß und klein :
Hier bin ich Mensch, hier darf ichs sein !


Kategooriad: Esperanto

Goeto : La naturo (traduko de artikolo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 04/04/2015 - 14:58


Goeto
La Naturo


Naturo ! Ni estas ĉirkaŭataj de ĝi kaj ĉirkaŭbrakataj – sen la kapablo iri el ĝi, kaj sen la kapablo pli profunde iri en ĝin. Nepetite kaj neavertite ĝi akceptas nin en la rondo de ĝia danco kaj pelas sin plu kun ni, ĝis ni estos lacigitaj kaj sinkos el ties brakoj. Ĝi kreas eterne novajn figurojn, kio ĉeestas, estis ankoraŭ neniam, kio estis ne revenos – ĉio estas nova, kaj tamen ĉiam la malnova. Ni vivas meze de ĝi kaj estas fremduloj al ĝi. Ĝi parolas ĉiam kun ni kaj ne malkaŝas al ni sian sekreton. Ni ĉiam efikas al ĝi kaj taman ne havas perforton super ĝi. Ĝi ŝajne ĉion aranĝis individuece, sed ne interesiĝas pri individuoj. Ĝi ĉiam konstruas kaj ĉiam detruas, kaj ĝia metiejo ne alireblas. Ĝi vivas en vicoj de infanoj, kaj la patrino, kie ĝi estas ? – Ĝi estas la ununura artistino : el la plej simpla ŝtofo ekestas la plej grandaj kontrastoj ; sen ŝajno de streĉiteco la plej granda kompleteco, – la plej preciza difiniteco ĉiam kovrita de iu mola. Ĉiu el ĝiaj verkoj havas propran estaĵon, ĉiuj el ĝiaj aperoj la plej izolitan nocion, sed tamen ĉio estas esence unueco. Ĝi ludas aktoran spektaklon : ĉu ĝi mem vidas ĝin, ni ne scias, sed tamen ĝi ludas ĝin por ni, por tiuj, kiuj staras en angulo. Estas eterna vivo, fariĝo kaj moviĝo en ĝi, kaj tamen ĝi ne translokiĝas. Ŝi ŝanĝiĝas eterne, ne estas eĉ momento da haltado en ĝi. Por la restado ĝi ne havas sencon, kaj ĝian malbenon ĝi pendigis al senmova starado. Ĝi estas firma, ĝia paŝo mezurita, ĝiaj esceptoj maloftaj. Ĝiaj leĝoj neŝanĝeblaj. Ĝi pensis kaj cerbumas ĉiam ; sed ne kiel homo, sed kiel naturo. Ĝi retenas propran, la kosmon ampleksantan sencon, kiun neniu povas klarigi sin el ĝi. La homoj estas ĉiuj en ĝi kaj ĝi en la homoj. Kun ĉiuj ĝi havas afable mistifikan ludon kaj pli ĝojas des pli oni gajnas de ĝi. Ĝi ludas kaŝe kun tiomaj tiel, ke ili ne rimarkas, ke ĝi finludas antaŭ ol ili rimarkis tion. Ankaŭ la plej malnatura estas naturo, ankaŭ la plej rigida filistreco havas ion de ĝia genieco. Kiu ne ĉie kaj ĉiam vidas ĝin, nenie vidas ĝin ĝuste. Ĝi amas sin mem kaj gluas eterne kun okuloj kaj koroj sennombraj je si mem. Ĝi disputis kun si mem, por sin mem ĝui. Ĉiam ĝi lasas plenkreski novajn ĝuantojn por nesatigeble informi pri si mem. Ĝin gojigas iluzioj. Kiu tiujn en si mem kaj en aliaj detruas, ĝi punas kiel la plej severa tirano. Kiu fideme sekvas al ĝi, tiun ĝi premas kiel infanon al sia koro. Ĝiaj infanoj estas sennombreble multaj. Al neniu ĝi estas ĉiam avara, sed ĝi havas plejkarulojn, al kiuj ĝi multe disipas sin kaj al kiuj ĝi multe oferas sin. Al la grando ĝi ligis sian protekton. Ĝi havas malmultajn spronilojn, sed neniam trivitajn, ĝi ĉiam efikas, ĉiam multspecas. Ĝi ŝprucas siajn estaĵojn el la nenio kaj ne diras al ili, de kie ili venas kaj al kie ili iras. Ili nur kuru ; la spuron ĝi konas. Ĝia spektaklo estas ĉiam nova, ĉar ĝi seninterrompe estigas novajn spektantojn. Vivo estas ĝia plej bela eltrovaĵo. Kaj la morto estas ĝia artifikaĵo por havi multajn vivojn. Ĝi envualigas la homojn en obtuzeco kaj spronas ilin eterne al la lumo. Ĝi dependigas ĝin de la tero, inerta kaj peza, kaj skue vekigas ĝin ĉiam denove. Ĝi donas bezonojn, ĉar ĝi amas moviĝon. Estas miraklo, ke ĝi atingas ĉiuijn tiujn movojn per tiom da malmulto. Ĉiu bezono estas bonfarto ; rapide kontentigita, rapide denove kreskanta. Se ĝi donas unu plian, tiukaze estas nova fonto de volupto ; sed ĝi baldaŭ atingas ekvilibron. Dum ĉiu momento ĝi ekas longan kuradon, kaj estas dum ĉiu momento en la celo. Ĝi estas la vanto mem, sed ne por ni, al kiuj ĝi faris sin plej granda gravaĵo. Ĝi lasas ĉiun infanon modli je si, ĉiun stultulon juĝi pri si. Milojn da ili obtuze iri trans ĝin sen vidi ion, kaj ĝojigas sin je ĉiuj kaj trovas je ĉiu sian ĝojon kaj pagon. Oni obeas al ĝiaj leĝoj, ankaŭ se oni malstrebas ilin ; oni efikas kun ĝi, ankaŭ, se oni volas efiki kontraŭ ĝi. Ĝi faras ĉion, kion ĝi donas al bonfarto, ĉar ĝi antaŭe faras ĝin nepre havigevebla. Ĝi malfruiĝas, por ke oni postulu ĝin, ĝi rapidas por ke oni fariĝu sata pri ĝi. Ĝi havas nek lingvon nek parolon, sed ĝi kreas langojn kaj korojn, per kiuj ĝi sentas kaj parolas. Ĝia krono estas la amo. Nur per ĝi oni proksimiĝas al ĝi. Ĝi faras abismojn inter ĉiuj estaĵoj, kaj ĉio volas sin vori. Ĝi ĉion izolis por kuntiri ĝin. Per kelkaj glutoj el la kaliko de l' amo ĝi rekompencas vivon plenan de peno. Ĝi estas ĉio. Ĝi donas pagon al si mem kaj punas sin mem, ĝojigas kaj turmentas sin mem. Ĝi estas kruda kaj softa, karesema kaj terura, senforta kaj universe forta. Ĉio ĉiam estas en ĝi. Pasintecon kaj futuron ĝi ne konas. Estanteco estas por ĝi eterneco. Ĝi estas bonkora. Mi gloras ĝin kun ĉiuj ĝiaj verkoj. Ĝi estas saĝa kaj kvieta. Oni ne deŝiras klarigon de ĝi, ne eldevigas donacon de ĝi, kion ĝi ne donas libervole. Ĝi esta ruza, sed kun bona celo. Kaj plej bone estas, se ni ne rimarkas ĝian ruzon. Ĝi estas tuta, sed tamen ĉiam nefinita. Tiel, kiel ĝi faras, ĝi povas ĉiam fari. Al ĉiu ĝi aperas en propra figuro. Ĝi kaŝiĝas en miloj de nomoj kaj termfontoj, kaj estas ĉiam la sama. Ĝi min enmetis kaj ankaŭ elkondukos min. Mi fidas al ĝi. Ĝi agu en mi. Ĝi ne malamos sian verkon. Mi ne parolis pri ĝi. Ne, pri tio, kio estas vera kaj malvera, pri ĉio parolis ĝi. Ĉio estas ĝia kulpo, ĉio estas ĝia merito.

Publikita en 1782/1783 en la ĵurnalo de Tiefurt (en la somerresidejo de dukino Anna Amalia), origine surskribita de la juna svisa teologo Georgo Kristofo Tobler, poste manverkita de skribisto Seidel de Goeto, kun propraj manskribitaj korektoj de Goeto.

Goeto verkis pri tio en 1828 : „Ke mi verkis tiujn pripensojn, mi ja fakte ne povas memori, sed ili certe akordiĝas kun la imagoj de mia spirito, al kiu tiu tiam evoluiĝis.“ Laŭ la fragmento „La naturo“ (el la ĵurnalo de Tiefurt)

www.weimar.de/tourismus/sehenswuerdigkeiten/schloesser/schloss-tiefurt/

PS :
Mi iam migris kun Donjo ekde la ĝardena Goeto-domo en la Ilmparko ĝis la ĝardeno de la kastelo Tiefurt ĉe Vimaro, kaj poste dum horo ni ĝuis tiun belan florplenan parkon. Tial estis por ni precipa plezuro traduki tiun ĝis nun al ni tute nekonatan tekston de la granda „pagano“ Goeto. La teksto vere ne estas skribita en la kutima stilo de Goeto, sed certe spiras almenaŭ ties panteisman kaj naturentuziasman spiriton, tiel, kiel ja ankaŭ Goeto mem koncedis.

Por ni Pasko estas antaŭ ĉio la tempo, kiam la naturo denove floras, do tre bonvenigata naturspektaklo, kaj Goeto tial al ni je Pasko estas pli proksima ol la kristanismo, kiu je tiu bela naturtempo montriĝas tiel morne drasta kaj dolorplena en la krucosceno kun Jesuo. Cetere, plej imprese ĉe la fama pentristo Grunewald, kiu havis siatempe sekretajn simpatiojn al Müntzer kaj la revoluciemaj kamparanoj. Li rekondukas nin kun sia ŝokiga realismo al la homo mem, al la homo Jesuo, kiu – tion oni foje vere pripensu – eĉ dubas je la kruco pri sia ĉiela dia patro, ĉar li demandas tie : „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min ?“ (cez)



Kategooriad: Esperanto

Cezar : Mian dankon al la neniofarulo (prozpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 03/31/2015 - 11:04



Cezar

Mian dankon al la neniofarulo

Dankon, neniofarulo !
Dankon pro tio, ke vi faras nenion por ni.

Dankon, ke vi ĉiam nur prenas kaj neniam redonas ion.
Precipe pro tiu grandioza instruo mian specialan dankon.

Kiu faras nenion por aliaj, tiu ankaŭ neniam povas erari pri io.
Ne erari, tio validas kiel saĝa, sekve vi pli saĝas ol mi.

Ĉar vi neniam redonas ion, vi ofendas neniun kaj agas saĝe.
Dankon por tiu grandioza instruo, neniofarulo.

Tiel vi povas certi, ke ĉiuj aliaj neniofaruloj aplaŭdas al vi.
Ja eĉ tiuj, kiuj mem multe laboras, aplaŭdas al vi,
por havi tiel sian pacon pri vi. Nekredeble, ĉu ?

Dankon do al vi, neniofarulo, ke vi faras nenion por ni.
Pardonu, ke mi por ni ion faras.
Tio estas stulta, mi ja scias.

Tial mi ankaŭ ne povas esti tiel
perfekta kiel vi.

Tion mi ankoraŭ devos lerni :
fari nenion plu por la aliaj
kaj nur preni, preni,
kaj ankoraŭfoje preni,
aplaŭdate de la neniofaruloj.
Tio estas ege ruza de vi.

Mi ja scias, nur se
mi faros nenion plu por ni,
tiel kiel vi - ruzulo kaj neniofarulo -
mi finfine trovos
la aplaŭdon de ĉiuj tiuj,
kiuj faras nenion por ni.

Ĉu mi iam atingos tiun saĝon ?
Ĉu mi atingos tiun celon ?
Ĉu mi iam estos tiel senerara kiel vi ?

Mi ne scias...
Ankoraŭ mi dubas.
Ankoraŭ mi hezitas...

Plej bone estos, se mi komencos per tio,
ke mi faros nenion plu por vi,
ke mi de nun fajfos pri vi,
ke mi ignoros vin tiel,
kiel mi ignoras la ŝildojn
en la reklamŝildarbaro
de la impertinentuloj.

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj tamen (okuluma prozpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 03/30/2015 - 12:11


Cezar
Kial azeno ne povas esti stulta, sed homoj
tamen


Kial azeno havas longajn orelojn ?
Ĉar ĝi estas tre scivolema.
Nu, sed tiu, kiu estas scivolema, ekscias multon.

Sekve la azeno ne povas esti stulta ;
li aŭskultas multon, ekscias multon,
spertas multon, cerbumas multe pri tio
kaj tial scias multon.

Nur tiuj, kiuj subtaksas ĉiun kaj ĉion,
kaj interesiĝas pri nenio,
estas vere stultaj.

Jen la kaŭzo,
kial tiom da homoj
estas tiom stultaj
kaj la azenoj bonaj laboristoj,
kiuj obstine defendas siajn rajtojn
kaj tuj obstine ekstrikas, se oni surmetis al ili
nur unu kilogramon tro kiel ŝarĝon.

Nur la homoj, tiuj ne-azenoj,
ofte lasas fari ĉion al si,
kaj ĉeokaze prefere eĉ fuĝas morten
ol defendi sin kontraŭ
siaj ekspluatistoj.

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Laŭ ginkfoli' (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 03/28/2015 - 16:11














Cezar
Laŭ ginkfoli'


Mi estas vi,
vi estas mi,
en ginkfolio
videblas ni.

Je simetri'
kuniĝis ni,
du estas unu,
laŭ ginkfoli'.

Kvina de julio en 2005, post vizito
de la ginkomuzeo en Vajmaro
www.planet-weimar.de/




poŝtkarto aĉetita en la muezo





Mito ginko




Jen libreto, kiun ni aĉetis en la muzeo.

PS :
www.planet-weimar.de/

Kategooriad: Esperanto

B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo (informoj pri la romantraduko (PDF) + unua ĉapitro

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 03/24/2015 - 15:53





B.TRAVEN

GENERALO VENAS EL LA ĜANGALO


Romantraduko


laŭ B.Traven :
„Ein General kommt aus dem Dschungel“,

eldonejo
Allert de Lange,
Amsterdamo 1940,
dua eldono

tradukis :
Donjo & Cezar

Lingve kontrolis
Vladimir Türk.

La PDF-formaton
aranĝis Frank Vohla.

Finrevizo
je la 25-a de mardo
en la jaro 2015


1/1


„TIERRA Y LIBERTAD !“ Per tiu ĉiu batalkrio sude de la respubliko marŝis armeo de indiĝenoj el la ĝangalo por renversi la diktaturon kaj konkeri la landon kaj la liberon por si.

Kia ajn simpla kaj konciza tiu batalkrio estis, ĝi sonis por la marŝantoj kiel heroa kanto.

Tion, kion ili sentis en sia premiteco kaj en sia kompatinda nescieco pri poezio, pri sia sopiro je beleco, je deziro pri paco, pri amo al homoj kaj kreitaĵoj, pri natura kredo pri neskuebla justeco, kiu ie devas esti trovebla, kaj kion ili sentis pri profunda funebro pri kamaradoj, kiujn oni fie murdis aŭ bestaĉe torturis ĝismorte, ĉio ĉi kaj multe pli de tio, kio nekonscie dormis en ili, ili kapablis esprimi en tiu batalkrio. Eĉ, kvankam ili kiel kunigita amaso pelata de la sama volo, suprenetendis siajn pugnojn per unu fojo, kvazaŭ ili volus instigi Dion ne forgesi ilin, kaj ili samtempe elkriegis kun unuecigita voĉo universen, ke tio eksonis kvazaŭ ĵetiĝus giganta ondo de la maro kontraŭ la rokojn, elsentis tamen ĉiu unuopulo el ili klare sian propran voĉon, ĉar ĉiu sentis tiun en sia animo, kvazaŭ ĝi estus la prapropra kaj prae persona preĝo.

Popolkantoj, bele sonantaj rimoj, politikaj kaj patriotaj frazaĉoj perdas tuj sian sencon kaj sian signifon kaj evidentigas sian stultecon en tiu momento, kiam oni esploras ilin sobre kaj sinsekve pripensas ilin. Kaj ja eblus, ke ankaŭ tiu militkrio de ribelantaj indiĝenoj sen antaŭjuĝo esplorata solviĝus en nurajn sensignifajn vortojn.

Kiam iliaj suferoj, iliaj turmentoj, malhavoj kaj sendefendeblo kontraŭ la mastroj, do al la mahagonkoncesiistoj kaj ties vasaloj en la ĝangalo, fariĝis tiom neelteneblaj, ke ili ekkonis – kaj ĉiuj strange preskaŭ je la sama tempo kaj samtempe en la plej malproksimaj regionoj de la tropikaj praarbaroj – ke estas pli bone kaj pli hominde perei en ribelo ol vivi ankoraŭ pli longe sub tiaj humiligoj kaj turmentoj, jen ili ekagis kun emfazo. Ili ekagis plenaj de energio por fari laste finon al ĉio ĉi, aŭ finon al sia propra vivo aŭ finon al la vivo de siaj tiranoj.

Spite al la suferoj kaj humiligoj konserviĝis en ili ankoraŭ resteto da kompreno pri ilia mizera situacio. Vidalvide kun la birdoj de la ĝangalo kaj eĉ kun milionoj de insektoj, kiuj ĉiuj kun libero kaj vivĝojo alvenis kaj foriris tiel, kiel plaĉis al ili, ili perdis neniam la sopiron pri libero.

Unue timeme, heziteme kaj nesekure ; tuj poste forte kaj energie, ili fine decidis sin por la ribelo.

Kiam la komenco estis farita, ĉio okazis pli rapide ol ili kiam ajn aŭdacis pensi.

La posedantoj, administrantoj kaj inspektistoj de la monterioj, kiuj sekve de sia potenco kaj krueleco estis pli timataj ol eĉ la ĉiopotenca Dio, ŝrumpis en la unuaj horoj de la ribelo, tuj kiam ili vidis, ke ilia aŭtoritato disrompiĝis eĉ en la plej timigita kaj plej tradraŝita bovistoknabo, al senhelpaj kompatindaj pupoj, kiuj ŝajne subite forgesis kiel paroli, kiel moviĝi kaj kiel akcepti kun deco sian delonge merititan justan pagon.

Dum mallonga batalo ili mortbatis ĉiujn, kiuj ne apartenis al ili, do al la ribelantaj indiĝenoj. Ĉe tio la ribeluloj konkeris kelkajn armilojn. Ili ne estis multaj. Estis ĉirkaŭ dudek kvin revolveroj, ne ĉiuj bonkvalitaj. Proksimume dekdu ĉasfusiloj. Kelkaj el ili nefidindaj kaj tute rustitaj en la eterne varmege malseka klimato de la ĝangalo. Aldoniĝis ankoraŭ kelkaj malpezaj birdopafiloj kaj dek malnovaj hispanaj pafiloj buŝe ŝarĝendaj. La akiritaj malmultaj municioj estis malegalaj laŭ kalibro tiom, kiom estis la armiloj.

Sed ĉiuj muchachos portis kiel bonegajn armilojn maĉetojn, veprotranĉilojn, hakilojn kaj toporojn. Tiujn armilojn ili kapablis trakti pli bone kaj pli lerte ol ripetkarabenojn, ĉar ili estis devigitaj ĉiutage batali per tiuj maĉetoj kaj toporoj kontraŭ la ĝangalo.

Kompare al la moderne armitaj federaciaj trupoj kaj al la trupoj de la rurales, la ribelantaj mahagonlaboristoj kompreneble ne povis paroli pri laŭorda armiteco. Kontraŭ la oficialaj trupoj ilia kuraĝo, ilia malamego, ilia sovaĝa kolero kontraŭ siaj subigantoj devis anstataŭi tion, kio mankis je armiloj. Tion sciis ĉiu el ili. Kaj ĉiu rigardis tiun malamegon kaj tiun koleregon kiel pli grandan batalvaloron ol superfluon je municio.

Rimarkoj
muchachos = knaboj, junuloj, eŭfemisme : servistoj
rurales = Guardia Rural, sub diktatoro Porfirio Diaz federacia rura kavaleria kaj ĝendarma polico, neregularaj helptrupoj Tierra y libertad ! = Tero kaj libero !

PS :
Bonvolu legi plu ĉi tie :
http://www.karapaco.de/u/B.Traven/btraven_generalo.pdf

PSS : Jen la lasta el entute ses romanoj de la tielnomata mahagonciklo de B.Traven. Li priskribas en ĝi, kial kaj kiel la revolucio en Meksiko okazis, li verkis tion unuavice el la vidpunkto de la indiĝenoj mem, speciale de la mahagonlaboristoj, kiuj ribelis en la monterioj.

La ligoj por la antaŭaj romanoj de la ciklo
estas ĉiuj troveblaj ĉi tie :
http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html






Kategooriad: Esperanto

Lift : Kristalfloroj (kantotraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 03/23/2015 - 12:35





Lift
Kristalfloroj


Foriris ŝi do, eldome sen spir',
ne trilis jam bird' dum momento.
Foriris ŝi do kaj dum la forir'
leviĝis subite silento.

Ŝi prenis la varmon tute kun si
el noktaj fajroj ardflankaj,
kaj antaŭ la dom' frostmortis de nun
la finnaj betuloj, la blankaj.

Kuris ŝi eĉ trans sep montetojn,
kuris ŝi, kuris ĝis la mar'.

Ŝi prenis la revojn tute kun si,
el sonĝ' ĉiutaga, el juna.
Fenestre survitre ekfloris blank'
laŭ roso memora fridsuna.
Foriris ŝi do, eldome sen spir',
ne trilis jam bird' dum momento.
Aĥ, vi birdoj, ja kion vi pensis al vi ;
ja kial nur via silento ?

Kuris ŝi eĉ trans sep montetojn,
kuris ŝi, kuris ĝis la mar'.
Kuris ŝi eĉ trans sep montetojn,
kuris ŝi, kuris ĝis la mar'.

tradukis Cezar

Lift
Scherbenglas


Sie ging aus dem Haus, da waren noch still
die Vögel rings in den Zweigen.
Sie ging aus dem Haus, und als sie ging,
erhob sich ein plötzliches Schweigen.

Sie nahm mit sich fort an Wärme, was war,
die nächtlichen Feuer, die heißen.
Und vor dem Haus erfroren schnell,
die finnischen Birken, die weißen.

Und sie lief, hinter sieben Berge,
und sie lief, lief bis ans Meer.

Sie nahm mit sich fort an Traum, was da war,
die täglichen Träume, die jungen.
Und auf allen Scheiben erblühten weiß
wie Reif die Erinnerungen.
Sie ging aus dem Haus, da waren so still
die Vögel rings in den Zweigen.
Ach, ihr Vögel, was habt ihr euch bloß gedacht,
wie konntet ihr dazu nur schweigen ?

Und sie lief, hinter sieben Berge,
und sie lief, lief bis an's Meer.
Und sie lief, hinter sieben Berge,
und sie lief, lief bis an's Meer.



Kategooriad: Esperanto

RENFT : Kiam mi laŭbirdis (kantotraduko de rokbalado)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 03/21/2015 - 13:38



RENFT
Kiam mi laŭbirdis


muziko : Schoppe
teksto : Pannach

(el la DEFA-filmo : Ĉu por la amo ankoraŭ tro magra ?“)




Kiam mi laŭbirdis do kun vespera kant',
vokis ĉiuj homoj nur „Sunsubira grand'“
„Ĉiuj birdoj venis jam“, vokis eĉ ne hom',
kaj sen voĉ' forflugis mi nokte el la dom'.

Iam volas ĉiu ja for el sia haŭt',
iam li pensas ĝin, eĉ se sen laŭt'.

Kiam laŭĉielis mi super rozarbet',
diris benke ĉiuj nur : „Floras roz' kun pret'.“
„Kiom bluas la ĉiel'“, diris eĉ ne ul'.
Se surbenken pluvis mi, iĝis nura fuĝpostul'.

Iam volas ĉiu ja for el sia haŭt',
iam li pensas ĝin, eĉ se sen laŭt'.
Iam volas ĉiu ja for el sia haŭt',
iam li pensas ĝin, eĉ se sen laŭt'.

Aŭdis eĉ ne iu min pro l' belo de la tago
Se surbenken pluvis mi, iĝis rozimago.
Saltis mia voĉ' ĉe l' sunsubira bru'
laŭ bel' de rozovago.
Aĥ, surbenken pluvis mi, sed mortis mia blu'
kaj mia tago,
aĥ, surbenken pluvis mi, sed mortis mia blu'
kaj mia tago.





Kategooriad: Esperanto

Wolgang Borchert / Bayon : Provu (rimpoemtraduko + kanto)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 03/20/2015 - 16:43






Wolfgang Borchert
Provu


Iru mezen de la pluvo.
Fidu pri la benopruvo.
Revu en susura lul' ;
provu esti do bonul' !

Iru mezen de la vent'.
Fidu pri infana sent' -
Ŝtorm' eniru por stimul' ;
provu esti do bonul' !

Iru en la fajran flamon,
sentu al la monstro amon
en la ruĝ' de l' kora brul'.
Provu esti do bonul' !

Trad. Cezar




Wolfgang Borchert
Versuch es


Stell dich mitten in den Regen,
glaub an seinen Tropfensegen
spinn dich in das Rauschen ein
und versuche gut zu sein !

Stell dich mitten in den Wind,
glaub an ihn und sei ein Kind -
lass den Sturm in dich hinein
und versuche gut zu sein !

Stell dich mitten in das Feuer,
liebe dieses Ungeheuer
in des Herzens rotem Wein -
und versuche gut zu sein !

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj (prozpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Neljap, 03/19/2015 - 14:03


Cezar
Dekutimigo de la lekado de tranĉiloj


Ni, la biciklintoj,
la nedisigebla duopo,
sidas pace enombre de
maljuna kverko antaŭ la ekskursa
restoracio „Kverelarbaro",
ĉar la lokoj sub la sunombreloj
pro Pentekosto jam ĉiuj estas
okupitaj.

Ni ambaŭ trinkas bieron.
Donjo la saksan "Radeberger"
kaj mi la tritikan bieron
"Franciskano", kiun mi
trinkadas kun plezuro,
de kiam mi gustumis ĝin
je la unua fojo en kooperativo
de franciskaj monaĥoj
ie en la Rhoen-montaro.

(De tie mi kunprenis
sur preĝeja folio
la sunkantadon
de Franco de Assisi.)

Kaj efektive,
La suno ridas al ni.
La juna kelnerino,
kiu konas nin kiel
oftajn biciklantajn gastojn,
same jam elfore ridetas.

Jen, ĝuste en la momento,
kiam la kelnerino alvenis,
mia kara subite diras
sufiĉe laŭte al mi :
"Sed la lekadon mi bele
dekutimigis al vi."

Ŝi ridetas ĉe tio sian
plej belan rikanan rideton al mi,
preskaŭ suspektige.

Mi respondas rikane : "Kiun ?"
Ŝi : "Hehe, kial kiun ?"
Mi pri tio tute naive diras :
"Kiun lekadon vi celas,
Donjeto ?"

La kelnerino
kiu staras kiel
naiva ŝafido,
tamen ege plezuriĝas
pri nia dialogo.

Donjo respondas kun ridego :
"La lekadon de la tranĉilo kompreneble,
kion alian vi pensas !?"

„Aĥ, tiun, ĉu vere“, mi respondas seke.
„Tion mi devos noti al mi, ke vi
dekutimigis al mi la lekadon de tranĉiloj,
el tio mi faros poemon.“

Mi denove rikanas.

Ŝi tuj serĉas krajonon
en sia ruĝa dorsosako,
sed ne notkajeron.
Tial mi skribas
tiun poemon
pri la dekutumigo
de mia lekado
de tranĉiloj
kaj de aliaj aferoj
en la adresaron
de la E-kalendaro,
kie ankoraŭ estas
sufiĉe da loko.

Post la fino de la notado,
kiam ni jam trinkis
nian bieron kaj mi krome
manĝis la bonege gustantan
"Soljanka-supon", kiu cetere
transvivis la politikajn ŝanĝojn
sen iuj obstakloj, mi donas
al la linda juna kelnerino
ĉiujn miajn cendojn,
kiujn mi havas en la monujo,
pri kio ŝi videble tre ĝojas.
Verŝajne ne tiom pro
la cendoj mem, sed pro
la grandanima gesto.

Kaj mi pensas iomete frivole,
ke mi volonte foje, hm...

Sed Donjo rigardas min tute
spiritĉeeste, ŝi kompreneble scias,
kion mi ĝuste pensis.
"Prefere ne, kara",
ŝi diras amuziĝante.
„Restu fidela al ni.“

"Kion vi pensas pri mi",
mi diras iomete melankolie,
"mi ja eĉ ne pensas
pri kontraŭetikedaj aferoj,
Donjeto !?"

„Nu, ekstaru do kaj bridu
vian flirtemon“, ŝi diras nur seke.

Sed sur ŝiaj lipoj ekmontriĝas
subite delikate aludema rideto,
kiu esprimas tion, kio vespere
atendeblos.





Kategooriad: Esperanto

Cezar : Tro malfrue ? (prozpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 03/18/2015 - 14:27
/>


Cezar
Tro malfrue ?


Kaj tiam iam venos subite la momento,
kiam ni staros antaŭ ni mem.
Ni rigardos nin por momento sen iluzioj,
sen la kutimaj "etaj" mensogoj,
kiuj laŭdire necesas
por povi vivi.

Kvazaŭ turniĝinte
al la spegulo de l' vero
ni demandos nin :
Kion mi faris por mi ?
Kion mi faris por la aliaj ?
Ĉu mi devas honti ?
Ĉu mi estas superflua ?
Ĉu mi estas malica ?
Ĉu mi povas esti
kontenta pri mi ?

Kaj se ni tiam devos respondi,
ke ni nur transvivis,
ke ni nur eluzis aliajn,
ke ni estas ridindaj cinikuloj,
kiuj malamas la homojn,
ke ni ĉiam estis solaj,
kaj ke ni tute ne scias,
por kio ni vivas,
ĉar ni estas
tute sen espero,
jen ni evidente
fuŝis nian vivon,
kiu pro hazardo
kaj kosmaj kaŭzoj
estis donita al ni.

Jen fariĝas tempo
ŝanĝi tion, unue
kaj tre decide
per la ŝanĝo
de la pensdirekto...

Poste kaj samtempe
tute reale...

Jen ni grimpu do
al la alia flanko
de la barikado.

Tio ne estas afero
de nia aĝo, tute ne.
Por fari la ĝustan,
estas neniam
tro malfrue.

La homoj
sur la alia flanko
atendas nin.


Kategooriad: Esperanto

Cezar : Buntaj teleroj (prozpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 03/18/2015 - 12:17






Cezar
Buntaj teleroj


Ni sidas en Pahna ĉe Frohburg
en kampadejo por ruldometoj
sub unu el la aceroj
kaj matenmanĝas.

Ambaŭ ni ankoraŭ baraktas
kontraŭ certa dormemo.
Sed nun mi hazarde ekvidas,
spite al mia tro ofta blindemo,
la sunon sur la kartona telero
de mia neeldorminta Donjo,
la suno preskaŭ tiel belas
kiel la reala suno en la blua ĉielo
super ni.

Hieraŭ vespere ni trinkis
tro da biero kaj sekan ruĝan vinon
kun niaj najbaroj, kiam ni babilis
post la kartludado ankoraŭ
pri la tempo, kiam GDR
ankoraŭ ekzistis kaj
kiam mi studis en Halle
marksisman-leninisman
filozofion.

Krome mi ankoraŭ sentis la bicikladon
de la antaŭa tago en miaj rigidaj membroj.
Sed nun mi rigardas
ankaŭ mian kartonan teleron
kaj vidas tie amuzigajn
infanecajn desegnaĵojn
de enamiĝinta paro sur multaj
momentbildoj :
La ridanta stria vireto
veturas per rulŝuoj
kaj kun koro surmane.

Alia portas florojn kun amletero
aŭ grandegan florpoton
aŭ... kion ajn - al ŝi !

Ŝi etendas feliĉe la brakojn,
flaras la odoron de ruĝa rozo.
Blanka suno ridas sur la flava telero
kun ruĝa koro ĉe la telerorando.
Nigrablanka hundeto sidas tute
neagresive apude.

La ama geo promenante
tenas reciproke manon,
inter floroj sur somera herbejo.

Subite mi ekkomprenas.
Jen ja Donjo kaj mi !

Kion diri ?
Mi estas tuŝita,
mia aĉa dormemo subite forflugis,
kaj mi ekridetas.

Mi montras ĝin al Donjo,
kaj ankaŭ ŝi ekbrilas
per sia plej ĉarma rideto.

La artaj buntaj teleroj helpis nin
ne esti plu tiom grumblaj
frumatene en nia rifuĝejo
proksime de lago,
ĉe nia malgranda
ronda kaj blanka
matenmanĝotablo.

Nu, kaj kiu en iu superbazaro
elektis la buntajn telerojn ?

Kompreneble mi mem,
la familia respondeculo
por artaj aferoj.

Sed mi volonte koncedas,
ke mi tiam rigardis
la buntajn kartonajn
teleretojn nur tre supraĵe,
kvazaŭ subkonscie.
Sed mia subkonscio
evidente funkciis tute bone.

Nu, kion diri ?
La buntaj teleroj estas faritaj
de veraj artistoj,
ĉar ili revekis ameman senton en ni,
kion pli bonan la arto povus atingi
ol fortigi la amon en la homoj, ĉu ?

Arto havu lokon ne unuavice en muzeoj,
sed en niaj koroj.
Kategooriad: Esperanto

Jean Ziegler Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 03/16/2015 - 15:04


Jean Ziegler
Pri "natura selekto" laŭ simbolriĉa tombejo en Salvador Bahia, Brazilo



eltiraĵo el la libro „Kiel la malsato venas en la mondon - Interparolado kun mia filo“-


Mi memoras pri suna posttagmezo en la urbo Salvador de Bahia nordoriente de Brazilo. En akompano de la dekano de la medicima fakultato Orlando, Castro-Lima, edukita viro, kiu persiste batalas kontraŭ la maltroa nutrado de la homoj de la sertão, mi vizitis la tiean tombejon. En Bahia la Campo Santo etendiĝas sur mirinda monteto en la kvartalo Libertade. La maro estas proksima. Kaj ĉiam ĉirkaŭludas freŝa brizo la brikojn de la kapelo. La Campo Santo , la Kampo Sankta, imprese atributas la socian tavoligon de la mortintoj, ekzistantan de praaj tempoj. Ĝi konsistas el multaj sekcioj. Sur la remparoj el tero leviĝas la pompaj maŭzoleoj de la mortintaj anoj de la oligarĥio, kiuj konsistas el nigra kaj rozkolora marmoro. Ili entenas la mortajn korpojn de sukerbaronoj, de mondumaj kuracistoj, de grandaj bestbredistoj kaj de sklavkomercistoj.Iliaj edzinoj kutime ankaŭ postmorte estas subigataj, entombigitaj en aldona konstruaĵo. Por plua nuanco prezentiĝas la tombejoj de la eksterlandaj plantistoj, de la germanaj kaj svisaj mastroj pri la kakaoplantejoj de Ileus kaj la tabakplantejoj en la valo Paraguaçu. Por nemiskompreneble klarigi, ke en ilaj vejnoj ne fluas eĉ nur guteto da nigra aŭ indiĝena sango, ili konstruas siajn templojn en la ombro de gigantaj arboj en deca distanco al la monteto de la indiĝena oligarĥio. Muro kaj portalo disigas ambaŭ grupojn, kiuj pliriĉigis sin je la sama subpremo.

Sur la meza monteto troviĝas la tomboj de la burĝa meztavolo kaj sub ili tiuj de la etaj kaj etetaj komercistoj. Ĉi tie la inskriboj estas jam pli ŝpareme faritaj, la veraj aŭ eltrovitaj genealogiaj arboj estas pli mallongaj kaj „palacoj“ raraj. Ĝenerale tie kovras simpla, sed tre granda plato la tombejon de la mortintoj. Anstataŭ blankaj anĝelskulptaĵoj kaj bronzobustoj de la mortintoj sovaĝe kreskadas tie buntaj plastikfloroj.

La grandaj bestbredistoj el la sertão, la Coronels de Tierra de Sant' Ana kaj la sukerbaronoj de la Reconcavo, kiuj mortis sur siaj terposedaĵoj, lasas transigi sin per testamenta instrukcio en la familian maŭzoleon alte super la maro. Sed la mortintoj de la meza tavolo aŭ de la etburĝoj apenaŭ voĵaĝas. Ĉu estas lebanona komercisto, ĉu subestro kun mestiza sango, oficiro, policano aŭ komercisto, ili estas tiel entombigitaj kiel ili vivis, je respektoplena distanco al la potenculoj. Vojo kaj plua muro disigas supran parton de la monteto de la terasoj, kiuj etendiĝas sur la malsupra deklivo ĝis malsupren al la maro. Ĉe la rando de la abismoj, troviĝas finfine inter arbustaĵoj en la seka ruĝa tero, sen ĉirkaŭbaraĵo, kaj tute sen tomba ornamo la sennombreblaj anonimaj viktimoj de ĉiama maltroa nutrado kaj de revenantaj grandaj malsatplagoj. Estas malsekura tombejo, se oni entute uzu la nomon por tio. Dum nia vizito nigraj laboristoj hakadis en tiu tereno en la tero. Mi vidis kiel ili forpelis la serpentojn, elŝiris fiherbojn kaj tiam trafosis la teron. Ili eligis kraniojn , brak- kaj gambostojn de homoj, kiuj estis en la tero nur kelkajn jarojn aŭ eĉ nur dum kelkaj monatoj, ili frakasis ilin per ŝoveliloj kaj ĵetis sur puŝĉarojn. Oni transportis la ostojn en angulon de la tereno, kie estas forno por forbruligi ilin. Ilian cindron oni fine disĵetis en la venton.

Orlando Castro-Lima observis la ŝercantajn nigrajn laboristojn, gaje farantajn sian laboron, kies muskoloj brilis pro ŝvito, poste li rigardis la fornon, en kiu forbrulis la ostoj de la malsatmortintoj. Pripenseme li tiam diris : „Ĉi tie vi povas vidi tute klare, kion signifas natura selekto.“

Ĉu natura selekto ? Jam la nura esprimo estas protestiga. Kaj tamen ĝi neesprimite kunsonas en multnombraj diskutrondoj. Mi aŭskultis la esprimon nenombreble ofte en multaj diskutoj en universitatoj, en konferencoj en la Palais des Nations en Ĝenevo aŭ en la kuro de privataj interparoladoj kun respondeculoj de WFP(Monda Nutrada Programo), de FAO (Nutrada kaj Agrikultura Organizo) kaj de UNO (Unuiĝintaj Nacioj). La fataleco de la malsato estas komprenata kiel taŭga rimedo kontraŭ la troloĝateco de la planedo Tero. La malsato estas rigardata kiel ilo de la naskokontrolado. La plej fortaj transvivas.La malfortuloj mortas. Jen la „natura selekto“. Ankaŭ la granda Darvino uzis tiun nocion, sed la ideo implikas nekonscian rasismon.

tradukis Cezar

Bonvolu klaki : Sertão kaj Cemitério Campo Santo (Tombejo Sankta Kampo en la urbo Salvador de Bahia)

Kategooriad: Esperanto

Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro (Jean Ziegler en la jaro 2005 en intervjuo pri sia libro „La imperio de la hontindego“)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 03/16/2015 - 13:21



Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro


Jean Ziegler pri sia libro „La imperio de la hontindego“

La svisa sociologo kaj politikisto Jean Ziegler (71) , supre sur la foto) estas de la jaro 2001 speciala raportisto de la komisiono pri homrajtoj de UNO pri la rajto je nutraĵoj kaj membro de UNO-Task Force por humaneca helpo en Irako. Ĝis la jaro 1999 li estis preskaŭ tridek jarojn parlamentano de la nacia konsilio de la Socialdemokratia Partio de Svisio. En la jaro 2003 li frapegis la atenton per sia libro „La novaj mastroj de la mondo kaj iliaj kontraŭuloj. Kun la ĵus publikita volumo „La imperio de la hontintego“ -anoncitaj estas eldonoj en 14 lingvoj – li daŭrigas sian kritikon pri la tutmondigo.

Kun prof. Ziegler parolis Jochen Reinert.

Oni rigardas vin kiel unu el la plej akralangaj kritikistoj de la „tutmondigita rabobesta kapitalismo. Vi atakis bankojn kaj la grandajn konzernojn kaj engaĝis vin por la malsatuloj. Ĉu oni metis tion en vian lulilon ?

Ne, tute ne. Mia engaĝo estas la sekvo de bazaj travivaĵoj en Afriko. Tuj post la murdigo de Patrice (Patris) Lumumba mi laboris certan tempon kiel oficisto de UNO por Kongo kaj travivis tie ĝis tiam por mi neimageblan mizeron kaj subigon.La institucio UNO havis sian rezidejon en la hotelo Royal. Sub la fenestroj ripetiĝis ĉiuvespere je krepuskiĝo la sama spektaklo. Longaj vicoj de malsatantaj infanoj el la antaŭurboj de Kinŝaso moviĝis en la direkto al la barikadoj, kiujn gardis gurkhanoj. La nigraj infanoj ne rajtis enpaŝi en la blankulan enklavon ; eĉ la almozpetado estis malpermesita al ili. Post la latbarilo jen la gurkhanoj Unu el ili levis de tempo al tempo sian maŝinpafilon en la ĉielon. Salvo krake eksonis, sed la elmalsatigitaj infanoj moviĝis plu. Ĉe la baraĵo la plej multaj el ili renversiĝis. Aliaj ĵetis sin per lasta fortostreĉo kontraŭ la dorndrata baraĵo kaj firmkroĉiĝis je ĝi, kaj aliaj refalis kun malfermaj brakoj sur la straton. Ĝis mia vivofino mi ne forgesos la aspekton de iliaj okuloj.

La infanoj mortis sub la okuloj de ĉiuj ?

Jes, kiel fajna pluvo softa muziko fluis laŭ la blankaj fasadoj de la hotelkonstruaĵo malsupren, sub la lustro en la interno iu ambasadoro akceptis iun negociston el iu eŭropa lando. Tiu levis sian ĉampanglason kaj laŭdis per troige solenaj vortoj la civilizigan mision de la okcidento en Kongo. Kun nazo premita al la fenestro mi vidis morti la infanojn. La neskueblaj gurkhoj, kiuj staris kun la dorso al la konstruaĵo, limigis sin je tio tiam kaj tiam per kolbo de fusilo draŝi sur la kapetojn , kiuj kun kvazaŭ superhoma streĉiĝo de tempo al tempo aperis super la barikadoj. Aliaj soldatoj, kiuj estis ekipitaj nur per ponardo, liberigis la mortantajn infanojn el la dorndratoj, en kiu ili estis firmkroĉiĝintaj, per tio, ke ili deigis iliajn fingrojn per tranĉilpinto. Poste ili ĵetis la senvivajn korpojn sur la straton. En tiu momento mi ĵuris al mi neniam denove – ankaŭ ne hazarde – esti sur la flanko de la ekzekutistoj.

Kiel juna viro vi volis iri al Kubo, ĉu ?


Estis nokto en aprilo en la jaro 1964. Jaron antaŭe mi estis rondvojaĝinta kun la grupo Clarté en Kubo. Mi volis reveni tien, por vivi tie. La kuba delegacio, gvidata de Che Guevara, pro la la unua sukerkonferenco en Ĝenevo enloĝiĝis en la hotelo Intercontinental, en la komunumo Petit-Saconnex. Dekdu kubanoj kune loĝis en tri ĉambroj en la sepa etaĝo. Mi petis ilin pri donaco. Ni diskutis la tutan nokton. En la oriento super la Mont Blanc ekmateniĝis jam. Sube vekiĝis la urbo. Ĉirkaŭ la lagogolfo, trempita en laktecan lumon iom post iom estingiĝis la koloraj neonŝildoj de la bankoj kaj asekuraj kompanioj kaj famaj juvelistoj. En sia olivverda uniformjako la magra Che staris ĉe la fenestro. Li vokis min al si kaj diris per sia ĉiam iom raŭka voĉo : 'Ĉu vi vidas tiun urbon ?... Ĉi tie vi estas en la cerbo de la monstro ! Kion plian vi volas ?. Via batalkampo estas ĉi tie.'
Lia kruda kaj definitiva rifuzo de mia deziro elmigri ofendis min. Mi estis konvinkita, ke la argentinano dubas pri mia revolucia engaĝo aŭ pri miaj kapabloj. Sed Che kompreneble pravis.

En via libro „La imperio de la hontindego“ vi priskribas tiun monstron kiel „novan klason de feŭdaj regantoj, la kosmokratojn de la grandaj konzernoj“.

Tiuj novaj feŭdistoj havas pli da potenco ol iam posedis imperiestro, reĝo aŭ papo. En la jaro 2004 la kvincent plej grandaj konzernoj kontrolis kvindek du procentojn de la monda socialprodukto. Ilia sola agomaksimo estas la profitmaksimumigo. Ilia profitavido estas senlima. Ilia ekonomia milito inter si kaj kontraŭ la popoloj estas permanenta. Ili evoluigis mondvastan sistemon de struktureca perforto. Cent kaj kvardek jarojn antaŭ la naskiĝo de Kristo, la romia batalestro Cornelius Scipio Aemilianus Karthago (Kornelio Scipio Emiliano Kartago) komplete detruis kaj ebenigis Kartagon kaj murdigis multajn el ĝiaj sepcent mil loĝantoj. Sed post lia reveno en Romo li denove estis submetita al la „ius gentium“, al la jura sistemo, kiu regulis la rilatojn de Romo al aliaj popoloj. Sed nun regas la ekstrema perforto permanente. Ne temas plu pri preterpasanta „malheligo de la prudento“, kiel Max Horkheimer (Maks Horkhejmero) komprenis tion.

Kial vi elektis kiel elirpunkton de via kritiko la Francan Revolucion ?

Kun la kolapso de la ŝtatsocialismo kaj la rifuzo de la marksismo ligita al tiu, ekestis granda spirita vakuo - ankaŭ ĉe la maldekstrularo. Granda parto de la eŭropa kolektiva konscio estis surŝutita. La libro volas montri la ekfektivan horizonton de la historio, la grandan Tempon de la Klarigo, kiu postulis la homajn rajtojn, el kiuj multaj plu atendas sian efektivigon – la rajto pri vivo, pri libero, pri indo, sed ne laste ankaŭ la rajto je strebado al feliĉo, kiu estis fiksita en la preamblo de la Sendependeca Klarigo de Usono. En la dekoka jarcento tio estis pura utopio, sed nun la homaro disponas ankaŭ pri la materiaj rimedoj efektivigi tiujn rajtojn. Sed samtempe malsato kaj mizero ampleksiĝis pli terure ol en ĉiu alia epoko de la homaro. Kvankam la Franca Revolucio estis la decida mortopuŝo por la feŭda sistemo, nun komenciĝis refeŭdismigo de la mondo : la transnaciaj konzernoj etendas sian potencon trans la tutan planedon Tero.

Vi alvokas ĉiam denove la francajn revoluciulojn Babeuf (Babef), Saint-Just (Sankt Just) kaj Jaques Roux (Jakvo Ru) kiel ĉefatestantojn kontraŭ la novaj regantoj de la mondo.


La Franca Revolucio havis jam propran maldekstran opozicion – fontojn, kiujn mi denove liberigis. Saint Just (Sankt Just) deklaris, ke civilaj kaj politikaj homrajtoj taŭgas nenion sen socialaj kaj ekonomiaj homrajtoj. Roux vokis al la konvento : „ la libero estas vanta cerbofantomo, se unu klaso senpunate povas elmasatigi aliajn.“ Tio validas nun pli ol iam. En Argentinio, Brazilo kaj en aliaj landoj de Sud-Ameriko estas demokratio, sed la malsato kreskas. Tio ne signifas, ke demokratio kaj politikaj homrajtoj estas malĝustaj, sed ke ili estas tute nesufiĉaj. Tial la batalo por ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj estas nerezignebla.

Kion vi esperas ĉe tio pri la Unuiĝintaj Nacioj ?

UNO dum jardekoj leĝigis multajn gravajn konvenciojn, speciale ankaŭ pri homrajtoj. Se oni rigardas la tekstojn, oni vidas, ke la rajto pri humaneco senĉese evoluiĝas. Sed en la realeco pli kaj pli da baroj en la internacia rajto estas ŝiritaj teren. La plej juna ekzemplo. La nova usona ambasadoro John Bolton volas adaptigi la konvencion pri torturoj al la novaj praktikoj de Usono kontraŭ la teroro. La torturoj estu denove difinataj. Nur la restanta kripligo de prizonulo restu malpermesita. UNO mem estas nun ege malfortigita. La novaj feŭdistoj dependas nek de la ŝtatoj nek de UNO. La Mondkomerca Organizo, la Mondbanko kaj la Internacia Fonduso pri Mono sufiĉas al ili kiel servopretaj solduloj de siaj strategioj. En tiu ĉi jaro la Unuiĝintaj Nacioj festis sian sesdekan naskiĝtagon, sed bone eblas, ke ili ne longe transvivos ĝin.

Kial vi tamen transprenis la oficon de precipa raportisto de UNO pri la rajto je nutraĵoj ?

Certe, la influebloj en tiu ĉi ofico estas etaj. Sed mi vidis ankaŭ la bonŝancon uzi la ekonomiajn kaj socialajn rajtojn kvazaŭ armilo kontraŭ la imperion. ĉiukaze mi povas krei per miaj UNO-raportoj – la kvinan mi prezentos je la dudeksepa oktobro en Nov-Jorko – transparenton pri la sekvoj de la regado de la novaj feŭdaj mastroj. La nombro de la homoj, kiuj suferas pro malsato kreskas en ĉiu jaro. ĉu ĵus en Nigerio, ĉu en Mongolio aŭ en la okupitaj palestinaj teritorioj . Ĉie mi travivis la ĉiutagan masakron per malsato. Centmil homoj mortas ĉiutage pro malsato aŭ ĝiaj senperaj sekvoj – plej ofte en la cent kaj dudekdu landoj de la Tria Mondo, en kiuj vivas 4,8 (kvar komo ok) miliardoj da homoj. Malsato fariĝis amasneniigilo. Kaj tamen konstatas la sama raporto pri la monda nutrado, kiu prezentas tiujn viktimajn nombrojn, ke la monda agrarekonomio en sia nuna evoluŝtupo povus nutradi sen problemoj dekdu miliardojn da homoj, la duoblon de la aktuala mondloĝantaro – ĉe po 2700 kalorioj ĉiutage . Ne ekzistas fatala sorto. Infano, kiu mortis pro malsato estas murdita. La mondordo de la tutmondigita rabobestkapitalismo ne nur murdas, ĝi estas ankaŭ absurda. ĝi mortigas, sed ĝi mortigas sen bezono.

Ĉu vi pensas, ke la jarmila celo – duonigo de la parto de la monda loĝantaro, kiu suferas pro ekstremaj malriĉo kaj malsato – estos atingita ĝis la jaro 2015 ?


Ne, malriĉo kaj malsato pli kaj pli kreskas anstataŭ tio, ke ili malpliiĝas. Rigardu la homamasiĝon en la hispana enklavo Melilla. ĉu en Nigerio, Malio, Senegalio aŭ Maŭritanio – multaj familoj aŭ vilaĝoj ne plu vidas alian elirvojon el la mizero krom sendi siajn junajn virojn al Eŭropo. Ili kolektas monon por ili, kun la espero, ke tiuj povas trapasi la longan vojon tra la Saharo kaj povas grimpi trans la dorndratajn baraĵojn.

Kion Eŭropa Unio devus fari por la solvado de la fuĝintokrizo ?

En 2004 pagis la industriaj ŝtatoj al siaj kamaparanoj 394 milardojn da dolaroj por la produkatado kaj la eksporto... preskaŭ duono de miliardo da dolaroj ĉiutage ! Sur la foirplaco de la senegala ĉefurbo Dakaro oni povas aĉeti eŭropajn fruktojn kaj legomojn por triono de la prezo de la indiĝenaj fruktoj kaj legomoj. La eŭropa dumpingopolitiko dezertigas la afrikan agrarkonomion. EU devus forigi siajn gigantajn agrarsubvenciojn, kaj malaltigi la importbarojn por varoj kaj frajtaĵoj el afrikaj landoj kaj nuligi la ŝuldojn de la evoluaj landoj. La homoj devas trovi en siaj landoj enspezon homindan – sed ne per almozoj. Dume la industriaj landoj en la jaro 2003 helpis al la Tria Mondo per ŝtataj evoluelspezoj kun amplekso de kvindek kvar dolarmiliardoj, la samaj landoj devis transĝiri kvarcent tridek ses miliardojn dolarajn por ŝuldoj. Do, ne tiom gravas doni pli da mono al la homoj de la Tria Mondo, sed pli gravas malpli ŝteli de ili.

Kiel UNO-komisiito vi sufiĉe ofte havis debatojn kun tiuj novaj feŭdaj mastroj.

Ili ĉiuj gloras la samajn ilojn : oni devu privatigi. Ili timemas abundon kaj disponigeblon de varoj, ĉar tio influas la maksimuman profiton. Ili nun volas regi ankaŭ pri la naturo, antaŭ ĉio pri la akvofontoj, kaj pri vivo – ili volas patentigi la genetikajn ecojn de plantoj kaj de bestoj nur por la propra utilo.

La kosmokratoj mem ne havas trupojn. Sed ili posedas – tiel vi skribas – fakte armitan brakon : la usonan ŝtatadministradon.

La rabatako al Irako marde de 2003 montras tion tute evidente. Ni rigardu por momento la personaron : Condolezza Rice (Kondoleza Rajz), estis, antaŭ ol ŝi avancis en Vaŝingtono, direktorino de Chevron (Ĉevron) , Bush elgajnis sian posedon en la naftoindustrio. Rumsfeld estis ĉe Texaco (Teksako) kaj Cheney ĉe Haliburton. La Irak-milito estas la rekta plenumo de la konzernstrategio de la naftokompanioj. La rezulto estas preskaŭ dumil mortaj usonaj soldatoj kaj cent sesdek mil civilistoj kaj soldatoj el Irako, kiuj mortis de la komenco ĝis julio de tiu ĉi jaro en la milito aŭ pro ties sekvoj. Sed Irako havas ja la duan rangon en la mondo, se temas pri la naftorezervoj:cent dekdu miliardoj da barelplenoj.

La brazila prezidanto Lula aperas en via libro kiel granda lumfiguro.

Lula estas por mi granda espero. En Brazilo ekis demokrata, kontraŭkapitalista revolucio, kiu grandskale decidos pri la estonteco de la kontraŭkapitalisma popolmovado en la tuta mondo. Kun la programo „fome zero“ ! (malsato nula) Lula volas forigi la malsaton. Kvardek kvar milionoj el la cent okdek du milionoj da brazilanoj estas permanente kaj grave maltronutrataj. Sed Lula antaŭ ĉio heredis de la militdiktaturo eksterlandan ŝuldon, kiu havas amplekson de ducent kvardek du dolaraj miliardoj. La pagado de la ŝuldoj malhelpas la batalon kontraŭ la malsato. En la Laborista Partio jam leviĝis indigno. Lula troviĝas en tute malbona kaj komplika situacio, li bezonas nian solidarecon.

Kun granda simpatio vi citas Babeuf-on pri la necesa detronigo de ĉiuj malnovaj barbaraj institucioj - ĉu utopio ?

Ne, se la viktimoj de la barbara tutmondigo fariĝas aktivaj formantoj de sia sorto. Kun mia libro mi volas helpi ekigi tiun procedon, kiu povus kunflui en ribelon de alianciĝintaj aŭtonomaj fortoj de planeda civilsocio, kiu skize jam aperas. Mia libro volas esti armilo en tiu ĉi batalo. En mia oficejo en Ĝenevo pendas foto. Ĝi montras la verkiston Bertolt Brecht sidanta sur parkbenko en Berlino, kun libro en la mano. Sub tio estas skribita : „Bertolt Brecht – armita“.

Tradukis Cezar

El la gazeto Neues Deutschland (Nova Germanio), el la semajnfina eldono 15-a ĝis 16-a de oktobro en 2005, paĝo 3, kie tiu intervjuo unue estis publikita, kun la afabla permeso de Detlef D. Pries, redaktoro por la sekcio „eksterlando“.


Kategooriad: Esperanto