Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

Esperanto

La ciklo de akvo (desegno)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 05/01/2015 - 02:46

Kategooriad: Esperanto

Cezar : La feliĉo (eseo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 04/29/2015 - 13:22



Cezar
La feliĉo

(eseo)


La feliĉo estas la ŝlosilo por nia bonfarto, tion sciis jam Epikuro, sed kie ĝi troviĝas ? Ja kie kaj kiam ĝi perdiĝis ? Neniu scias tion tiel precize. Sed ĉiuj ĉasas fervore la feliĉon kvazaŭ ĝi estus ĉasbesto.

En aldono de la gazeto "Die Zeit" gazetolegantoj ĉiukajere skribas pri tio, kio estas feliĉo por ili. Kaj interese, ĉiu havas alian respondon... Ĉu eble tio estas la fonto de vera feliĉo, la individueco de la feliĉo ? Kiel esti feliĉa sen individueco, ĉu ?

Ret Marut en la gazeto „Brikofaristo“ skribis : „La amaso necesigas unuecon. Sed neniam homoj estis unuecaj, neniam homoj unuecos.

Kun via tuta saĝo, kun ĉiuj viaj teknikaj artifikaĵoj vi ne kapablas samtempigi eĉ du horloĝojn. La homoj ne estas horloĝoj. Sed vi volas egalpaŝigi ilin.

Ho, blindigitoj ! Ĉu vi povas produkti cerbojn per maŝino kaj enplantigi ilin en homojn ?

Sed vi volas havi la amason, vi volas la unuecon de la amaso. Kiun pluan pruvon vi bezonas, ke vi estas gvidatoj, miskondukatoj ?“


Jes, certe, li pravas, ĉiu folio de ĉiu arbo sur la mondo estas diversa, kial ne la feliĉo de la homoj ? Kial homoj ĉiam bezonas uniformon por ĉio ? Ekzemple feliĉmodelon ? Ĉu mi povas esti feliĉa nur kiel amashomo laŭ iu ununura feliĉiga modelo ?

Kaj tamen ankaŭ Johano R. Becher, la germana poeto certe pravas : "Kiel mi povas esti feliĉa, se homoj ĉirkaŭ mi ankoraŭ estas malfeliĉaj ?" Tre interesa respondo pri tio troviĝas en la Komunista Manifesto :

„An die Stelle der alten bürgerlichen Gesellschaft mit ihren Klassen und Klassengegensätzen tritt eine Assoziation, worin die freie Entwicklung eines jeden die Bedingung für freie Entwicklung aller ist.“


"Anstataŭ la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klaskontraŭoj ekestas asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj."
(trad. Cezar)

Kial mi tradukis "ekestas" kaj ne "ekestos" ? Ĉar por Marks la komunismo ne estas celo kaj futurmuziko, sed movado :

"La komunismo por ni ne estas stato, kiu estigendas, ne idealo, al kiu la realeco adaptiĝu. Ni nomas komunismon la efektivan movadon, kiu la nunan staton ĉesigas. La kondiĉoj de tiu movado rezultiĝas el la nun ekzistanta antaukondiĉo."

Karlo Marks (1818-1883) : La Germana Ideologio (1845). MEW 3/35

Nu, tio eble surprizas kelkajn legantojn, ke eĉ laŭ la Komunista Manifesto feliĉo estas ligita al la libera evoluo de ĉiu unuopulo. La feliĉo ne estas ĉasebla kiel ĉasbesto, ĝi estas trovebla nur tie, kie individuo povas libere evolui. Kelkaj homoj jam nun havas tiun privilegion, sed multaj aliaj devas ankoraŭ batali pri tiu kondiĉo. Por povi libere evolui oni bezonas multe da libera tempo, do plia kondiĉo por la feliĉo estas certe mallonga labortempo de individuo aŭ almenaŭ labortempo, kiu estas nur plu fonto de plezuro, do jam ne sklavlabortempo, kaj tio validas eĉ en tute diĝigita mondo laŭ ideoj de Silicon Valley. (cez)


Ligoj pri feliĉo :

Cezar : Serĉado de l' feliĉo (rimpoemo)
Feliĉigaj diroj (citaĵoj kun fotoj)
Ĝuang Dzi : La limgardisto de la florolando
Ret Marut : Interparolado (rakonto)


Kategooriad: Esperanto

Ridejo: ŝercoj en Esperanto

lernu! - Teisip, 04/28/2015 - 23:42
Antaŭ nelonge aperis nova retejo en Esperanto: Ridejo, kolekto de ŝercoj kaj amuzaj bildoj. Ne hezitu proponi viajn plej bonajn ŝercojn!
Kategooriad: Esperanto

Volontulu en Slovakio ekde aŭtuno!

lernu! - Teisip, 04/28/2015 - 23:42
Esperanta organizo Edukado@Interreto (E@I) denove invitas junajn volontulojn por kunlabori. Aliĝu al la internacia teamo de junaj esperantistoj! Restas lasta loko!
Kategooriad: Esperanto

Celebro de 50 jaroj da Greatful Dead en Santa Clara + muzikaĵo : Whiskey in the jar

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 04/27/2015 - 14:55





Kia genia floropovobando ! Tute certe unu el la plej bonaj de l' mondo ! I love them more than very much, jes ja, kaj mi estas tre dankema al vi, "Dankemaj mortuloj", ke vi ne nur ekzistas, sed eĉ nun plu pruvas, ke oni povas vivi alie, pli afable, pli humanece, pli floropovece ol tiaj familoj kiaj Bush, Reagan kaj fi-kunuloj supozas ! Floropovo neniam estos morta, ankaŭ pro vi : Grateful Dead ! La paŝo, kiu en Woodstock estis farita, neniam estos reprenita ! Al tiuj, kiuj ne konas Grateful Dead, mi konsilas la sekvan : Aĉetu diskojn de ili ! Vi certe ĝuos tiun muzikon, se vi ne ŝategas militmarŝojn kaj similajn nervomortigajn brumuzikojn. Estu certa ! (cez)

A letter from the Dead

Oficiala retejo de Grateful Dead

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Ĉar mi amas vin (rimpoemo) + B.Breĥt : La fumo (prozpoemtraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 04/27/2015 - 14:25


Cezar
Ĉar mi amas vin

Mi estas la fumo
en via domet',
mi estas la arboj
kaj lago kun pret'.

Mi estas dum frido
la neĝo sur l' haŭt',
tegmente konfido
en via mallaŭt'.

PS : Inspirite kaj de poemo de Bertolt Brecht : "La fumo" kaj de la supra foto de mi : "Fumo en vintro".


Bertolt
LA FUMO

La malgranda domo sub arboj ĉe lago
De la tegmento leviĝas fumo
Se ĝi mankus
Kiom tristaj estus
la domo, arboj kaj lago.

tradukis kaj fotis Cezar


Bertolt Brecht
DER RAUCH

Das kleine Haus unter Bäumen am See
Vom Dach steigt Rauch
Fehlte er
Wie trostlos dann wären
Haus, Bäume und See.

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Ĉaplino en Parizo (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 04/24/2015 - 14:14




Cezar
Ĉaplino en Parizo


Kara mimo en Parizo,
Chaplin sur la strato,
mi por vi poemon skribas
kiel via frato.

Mi pri vi nenion scias,
eĉ ne aŭdas vorton,
sed amiko, mi admiras
vin kaj vian forton.

Homo rara vi ja estas,
pantomima grando,
kun melono sur la kapo
belo de la lando.

Via mondolingvo gesta,
via palpebrumo,
montras, ke la homo estas
pli ol nur kostumo.

Kiel vi la kisojn ĵetas
en pariza parko,
tio estas majstroverko
ne de iu ŝarko.

Tio estas ja mesaĝo
el pli bona mondo,
mi vin dankas, kamarado,
tramp' kaj vagabondo.

Restu forta, mi deziras,
kontraŭ sentdetruo,
per silentseren' elkore
meze de la bruo.


Kategooriad: Esperanto

Cezar : Ne fariĝi, nur esti (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Neljap, 04/23/2015 - 10:53

Cezar
Ne fariĝi, nur esti

Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.
Sed kiel ajn vi rolas,
de vi ne restos spur'.

Vi estas sen kuraĝo
kaj vivas por la pomp'.
Pro mank' de certa saĝo
vi vivas nur de tromp'.

Vi iras al kongresoj,
por ke ni vidu vin.
Sed viaj interesoj
nur vente montras sin.

Vi vivas por speguloj
kaj vantas en la lum',
fieras inter nuloj
kaj eĉ sen palpebrum'.

Vi montras vin kaj rolas,
laŭ dir' nur pro plezur'.
Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.


Kategooriad: Esperanto

Ludoviko Uland : Printempa fido (rimpoemtraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 04/22/2015 - 16:09



Ludoviko Uland
Printempa fido


Vekiĝis softe la aer'.
Ĝi flirtas, teksas sur la ter'
kaj kreas en ĉiu fino.

Ho, freŝodor', sonad' sen lim'.
Nun estu – koro – do sen tim'.
Turniĝi devos la destino.

Pli belas mond' post ĉiu tag'.
Ne estas limo por imag'.
Floradas nun sen fino.

Floradas eĉ en fora val'.
Forgesu – kor' – pri via gal'.
Turniĝi devos la destino.

tradukis Cezar


Ludwig Uhland
Frühlingsglaube

Die linden Lüfte sind erwacht
Sie säuseln und weben Tag und Nacht
Sie schaffen an allen Enden

O frischer Duft - o neuer Klang
Nun - armes Herze sei nicht bang
Nun muß sich alles - alles wenden

Die Welt wird schöner mit jedem Tag
Man weiß nicht - was noch werden mag
Das Blühen will nicht enden

Es blüht das fernste tiefe Tal
Nun - armes Herz - vergiß die Qual
Nun muß sich alles - alles wenden

Kategooriad: Esperanto

Cezar : La fendo de l' mondo (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 04/22/2015 - 11:58




Cezar
La fendo de l' mondo

Ennokte
surstrate
mi iras,
nur venton
kaj fridon
enspiras.

Flankstrate
kalvuloj
ekkrias,
ebrie
kaj fie
manias.

Baldomo
en blu'
lumineskas.
La fendo
de l' mondo
plu kreskas.

Kategooriad: Esperanto

Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 04/21/2015 - 17:17



Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo


(nun jam pli ol mil dronintoj en la Mediteraneo dum nur dek tagoj !)

(citaĵoj el la romano "La Mortula Ŝipo“ de B.Traven"
)


Eltiraĵo el ĉapitro 33


Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas asekurpremiojn ? Ne por plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton.

Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libereco estis gajnita. Por tiu libereco, kiu altrudis al la homaro pasportojn kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.

Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.

PS : Kiel ne ne pensi ĉe tiu citaĵo pri la kompatinduloj, kiuj dronadas pro profitavido en la mediteranea maro, ĉar la eŭropanoj ne vere pretas helpi al ili. Por mi tio estas brutala krimo, kiu tie antaŭ niaj okuloj jam dum pli ol 40 jaroj okazas pro la hipokrita politiko de Eŭropo. Kaj alia krimo subtenata de eŭropaj registaroj estas la samtempa sendado de armiloj en militregionojn de Afriko, kiuj ĉion alian pli necese bezonas ol armilojn. Kontraŭ la fuĝantoj de tiaj militoj Eŭropo starigis eĉ "grandan muron", kiu memorigas min pri alia frazaro el la romano „La Mortula Ŝipo" (cez)



Eltiraĵo el ĉapitro 43


La murdobruligistoj ĉiam sidas sur la alia flanko de la muro. Kaj al tiu, kiu ne akceptas tion kaj foje volas persone rigardi, ĉu estas vere, kaj do grimpas sur la muron kaj ĉe tio falas malsupren, okazas tute juste, ke li devas resti ekstere. Kaj se tiu tamen volas iri al la transa flanko, por vendi al la murdobruligistoj la superfluajn pantalonbutonojn, li iru almenaŭ tra la pordego, por ke oni vidu, kiu li estas, kaj por ke la noktogardisto, kiu havas super sia dompordo la aglon kaj la flagstangon, kiuj faras lin tuj rekonebla kiel la noktogardiston de sia lando, ne perdu la trinkmonon. Tiu, kiu ne povas pagi trinkmonon kaj ne havas folieton en la poŝo, sur kiu oni konfirme stampis, ke li estas la filo de sia patrino, restu hejme. Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas. Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj.

PS :
Video pli la fuĝvojoj al Eŭropo (mortulokanaloj)
B.Traven : Mortula Ŝipo (PDF)


Kategooriad: Esperanto

Cezar : Boksisto kun floro (rimpoemo pri foto por Valujev)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 04/21/2015 - 12:54



Cezar

Boksisto kun floro

(por N.S.Valujev)

Boksisto sidas jen kun floro.
Li sidas tiel jam dum horo.
Li la boksadon ne tre ŝatas
kaj la venkitojn eĉ kompatas.

Li volus esti papilio
aŭ herbsaltulo, ne fi-dio.
Kaj tamen li boksisto estas,
alia voj' al li ne restas.

Boksisto estas aĉa sorto,
li diras nin, kaj eĉ sen vorto.
Li tenas floron en la mano.
En ver' li estas ĝentlemano.


Kategooriad: Esperanto

Fotalbumo "Nokto fantomeca" - kun muzikaĵo de Mussorgsky

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 04/21/2015 - 12:48





Fotalbumo : Nokto fantomeca

Kun klasikrokaĵo de Sterncombo Meissen, kiu interpretas la muzikaĵon "Nokto ĉe la kalvaria monto" de Mussorgsky.



Kategooriad: Esperanto

Programo de la babilrondo 2015

SAT AMIKARO - Laup, 04/18/2015 - 19:18

09/01/15 La parabolo de la kaverno

16/01/15 Limoj de solidareco kaj almozo

23/01/15 Ĝentileco kaj hipokriteco

30/01/15 Ruseo kaj Voltero : duelo !

06/02/15 Infanoj kaj la reto : kiam ? Kiel ?

13/02/15 Loterio kaj monludoj

20/02/15 Modifo de korpo : homeco kaj korpa integreco

27/02/15 Urboplanismo kaj politikplano

06/03/15 Faŝismo kaj aŭtoritato : difinoj

13/03/15 Esprimada libereco

20/03/15 Virkontraŭkoncipo

27/03/15 Profesia armeo : ĉu necesas ?

03/04/15 Diskriminacio : ĉu misuzo aŭ estas ĉie ?

10/04/15 Respekto : difinu !

17/04/15 Kia estas la pli bona maniero vojaĝi ? Ĉu ŝipe, piede, ĉevale, bicikle... ?

24/04/15 Diskutemaj personuloj de Historio

01/05/15 Fabeloj : rakontrondo

08/05/15 Noamo Ĉomski kaj Lingvoscienco

15/05/15 Arto : profesia kaj amatora pratikado

22/05/15 Kio ankoraŭ ne estas interŝanĝebla kontraŭ mono ?

29/05/15 Citaĵoj de Oscar Wilde

05/06/15 Rajto de forgeso

12/06/15 Feliĉo, ĉu ?

19/06/15 Ridi sen malico

26/06/15 Responsa turismo : ĉu utopio ?

03/07/15 Via Revdomo : kie kaj kiel ?

Kategooriad: Esperanto

Programme du Babilrondo 2015

SAT AMIKARO - Laup, 04/18/2015 - 19:16

09/01/15 L'allégorie de la caverne

16/01/15 Les limites de la solidarité et la charité

23/01/15 La politesse et l'hypocrisie

30/01/15 Rousseau et Voltaire : le duel !

06/02/15 Les enfants et internet : Quand ? Comment ?

13/02/15 Loterie et jeux d'argent

20/02/15 Modification du corps : L'humanité et l'intégrité du corps

27/02/15 Urbanisme et projet politique

06/03/15 Fascisme et autorité : définitions

13/03/15 Liberté d'expression

20/03/15 Contraception masculine

27/03/15 Armée de métier, est-ce nécessaire ?

03/04/15 Discrimination : abus ou omniprésent ?

10/04/15 Respect : définition

17/04/15 Quelle est la meilleur façon de voyager ? en bateau, à pied, à cheval, à vélo.. ?

24/04/15 Les figures controversées de l'histoire

01/05/15 Soirée contes : venez avec une histoire

08/05/15 Noam Chomsky et linguistique

15/05/15 Art : pratique pro et amateur

22/05/15 Qu'est-ce qui échappe encore à la monétisation ?

29/05/15 Citations d'Oscar Wilde

05/06/15 Droit à l'oubli

12/06/15 Le bonheur ?

19/06/15 Rire sans méchanceté

26/06/15 Tourisme responsable : utopie ?

03/07/15 la maison de vos rêves : où et comment ?

Kategooriad: Esperanto

La mekanika anaso de Jaques de Vaucanson (1709-1782)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 04/15/2015 - 12:13

Klaus Podak
Anase blekanta kaj iranta aŭtomato


Maŝinoj estigas jam delonge revajn imagojn ĉe la homoj, kelkaj eĉ furiozan entuziasmon.

Konfidon kaj teruron maŝinoj kaŭzis de la komenco. Ili servis al la pliigo de potenco, estis eltrovitaj kiel helpiloj de la homoj, sed ili gastigis ankaŭ timigan potencon, fine ili validis kiel modeloj de vivestaĵoj mem. Bestojn kaj homojn oni vidis kiel maŝinojn. La mondo, la tuta universo prezentis sin dum certa tempo kiel maŝino. De

bonvolema Dio eltrovita kaj konstruita. Tiam la imagoj ree renversiĝis : Maŝinoj, kiuj ja forigu la sklavlaboron, nun aperis subite kiel iloj, kiuj faras el homoj sklavojn. Rainer Maria Rilke, la poeto, certe ne precipe dotita pri teknika talento, verkis ankoraŭ en la antaŭa jarcento : "Vidu, la maŝino : / kiel ĝi ruliĝas kaj sin venĝas / kaj nin misformigas kaj malfortigas." La fenomeno de la maŝino estis akompanata de eksterordinara fascino - rilate al bono kaj malbono.

Frapas la atenton, ke la nelimigitaj fantazioj , kiujn maŝinoj ekigis, bonvene kaj nebonvene, preskaŭ ĉiam estis elpensitaj de homoj, kiuj neniam en sia vivo estis konstruintaj maŝinon. Maŝinoj estigis do ankaŭ revajn imagojn, kiujn oni transformis al teorioj. La maŝinoj mem estas senkulpaj. Nur se homoj ekfunkciigas ilin, ili povas disvolvi neantaŭviditajn efikojn - en bona senco kaj en ne tiom bona aŭ malbona senco. Ili povas utili aŭ damaĝi. Tia la ambigueco de ties fascino estas bazita.

Sobra rigardo en ilian historion validas la penon. Jam en la vorto maŝino ni trovas la komencon de tiu tro kreskanta duoblosenceco. La "maŝino" devenas el la latina lingvo. Jen ĝi nomiĝas machina. La vorto estis uzata por sieĝa - kaj milita maŝino, por io, kio signifas aŭ venkon aŭ malvenkon, superforton aŭ neniigon, ion deziratan aŭ ion, kio minacas. La machina de la latinistoj signifis origine simple aparato, ion movi, ion levi supren aŭ ĵeti teren. La vorto devenas de la greka. Jen ĝi nomiĝas mechané (de kiu devenas ankaŭ nia vorto mekaniko). Ĝi signifas ankaŭ tie aparato, ilo. La laŭa verbo signifas : elpensi, produkti, intenci, prepari, uzi rimedojn aŭ peni. Ili estas ĉiuj priskriboj, kiuj klarigas ecojn de bonaj, engaĝitaj homoj, ekz. teknikistoj. Temas pri praktiko, ne pri teorio. Temas pri aĵoj kaj aparatoj, kiuj antaŭe ne ekzistis, pri objektoj, kiuj povas plibonigi la ĉiutagan vivon, kiuj kapablas ion, kion homoj ne kapablas. Temas pri la disvastigo de homaj ebloj. Tute en ordo kaj bele. Sed tiam ekestas militmaŝinoj. Tiuj ne plu estas sendanĝeraj. Mechané origine signifis ankaŭ ruzo, ĝi estis uzata por helpiloj en okazoj de bezono. Gruoj kaj la fantazio ekfloras ! - Ankaŭ teatraj aparatoj apartenis al tio.

La grekoj, kiuj ĉion novan tuj ĉirkaŭigis kun teorio ankaŭ pri la maŝinoj ne haltis. En libro pri la mekaniko, kiu estas atribuata al la filozofo Aristotelo (384 - 322 a.K.) la aŭtoro citas la verkiston Antifono kun la sekva frazo : „Per Techne (do tekniko, maŝinkonstruado) ni regas tion, al kio ni malsuperas laŭ naturo."


La sonĝo pri la perfekta aŭtomato plenumiĝis en la formo de mekanika anaso, kiun Jaques de Vaucanson konstruis en la 18-a jarcento.
Grava je tiu difino estas certa sinretenemo. La homo ekz. ne estas vidata kiel maŝino, ne la besto, ankaŭ la mondo aŭ la universo estas liberaj de la suspekto en la realeco esti maŝinoj. Tiuj provoj de klarigoj estis donitaj pli malfrue. Ili estis konsekvencoj de la evoluitaj natursciencoj. Oni devas nur imagi, ke subite ekzistis horloĝoj, aŭtomatoj, kalkulmaŝinoj, tiam ankaŭ vapormaŝinoj kaj aliaj aparatoj, por kompreni, ke maŝinoj iam multe pli signifis ol nur esti aparatoj. Ili anoncis solvojn por la sekretoj de l' mondo.

La plej grava fondinto de ŝanĝinta pensado estis la franca filozofo René Descartes (1569 - 1650). Li disigis la korpon (res extensa) kaj la spiriton (res cogitans) tute, sed poste ne plu povis ĝuste kunmeti ilin. Tiu disigo ŝarĝas la sciencon ĝis nun. Tamen Descartes povis nun ekzerci korpojn sen troa antaŭjuĝo. Li diris ĉiam denove, ke la spirito estas grava por korpo, sed ke tiu funkcias ankaŭ sen spirito, eĉ se ne tiel perfekte kiel maŝino. En liaj "mediationes", (1641), li formulas memkonscie : "Kaj tiel kiel horloĝo farita el dentradetoj kaj peziloj ne malpli precize obeas al ĉiuj naturleĝoj, se ĝi estas farita malbone kaj nur malbone anoncas la tempon, kvankam ĝi ĝenerale laŭas al la deziroj de la artisto, tiel mi rigardas ankaŭ la homan korpon kiel specon de maŝino, kiu estas farita el ostoj, nervoj, muskoloj, vejnoj, sango kaj haŭto, tiel aranĝita kaj kunigita, ke ĝi, eĉ se ne ekzistus animo en ĝi, tamen plenumus ĉiujn tiujn movojn, kiuj eliras el ĝi sen ordono de la volo kaj do ne de animo." Tio estis aŭdaca penso. La esploristoj de la homoj estis liberigitaj de la devo kunpensi ĉiam la spiriton kun ĉiuj siaj diorilatoj ĉe la esplorado pri la homa korpo. Tiu ĉi penso ebenigis liberajn vojojn al la naturscienco.

Jarcenton poste la franca kuracisto kaj filozofo Julien Offray de La Mettrie tute ne plu hezitis eldoni en la jaro 1747 la eseon : "La homo jen maŝino" (L'homme machine). La Mettrie ankaŭ ne plu akceptis la disigon de la korpo kaj de la animo. Petole li verkis : "Esti maŝino, senti, pensi, diferencigi la bonan de la malbona, tiel, kiel la bluon de la flavo, do kun malmultaj vortoj, esti naskita kun ekkonkapablo kaj certa instinkto kaj tamen ne esti io alia ol besto, tio do ne plu estas reciprokaj kontraŭdiroj kiel simio aŭ papago kaj kompreni doni sin al la volupto aŭ ne. La skribo de La Mettrie, kiu ankoraŭ nun legindas, estigis protestojn. Oni bruligis la libron en Francio. La Mettrie pasigis la reston de sia vivo en Prusujo, kie li mortis en la jaro 1751. Sed samtempe la ekzaltita homo-maŝino-filozofio atingis sian finon. La maŝinoj ŝanĝis la mondon.Serd tio, kion ili ĉiutage efikis, tio interesis pli ol spekuladoj. Sed ankoraŭ plu entuziasmiĝis adorantoj pri hom-aŭ bestmaŝinoj. Ili trovis kaj trovas plu plaĉon kiel perpleksigaj magiaj artverkoj.

Franco estis ankaŭ Jaques de Vaucanson (1709-1782), adorata pro tiu arto, li estis inĝeniero, tre dotita mekanikisto. Li faris anatomiajn esplorojn, per kiuj li ekzamenis antaŭ ĉio pasojn de homaj movoj. Krome li studis la konsiston kaj la ludmanieron de transversa fluto. Kiel rezulto de siaj studoj kaj de sia subtila maŝinkonstrua tekniko, li prezentis en 1737 mekanikan flutiston, kiu efektive ludis fluton. Aerfluo, estigita per balgoblovilo venis tra la buŝo kaj trans la langon al la buŝpeco de la fluto, el kiu precize tiu sono estis aŭdebla, kiun anoncis la fingroj sur la fluto. La homoj, kiuj rajtis vidi kaj aŭskulti tion, furiozis pro entuziasmiĝo. Vaucanson, kiu pro siaj eksperimentoj havis multajn ŝuldojn, ankoraŭ superis sin. Ekestis en sia metiejo ŝalmisto kaj tamburisto, kiuj denove elvokis nekredeblan aplaŭdon.


Sed lia majstroverko estis anaso. Ĝi staris sur podesto, povis anasiri, anasbleki, flagri per la flugiloj kaj - kiel kulmino de tio ĉi — videble eĉ manĝi, evidente ankaŭ ĝuste digesti kaj tiam la digestitan kun sia ŝanĝita formo bone videble eligi el la postaĵo. Vizitantoj la beston rigardis eĉ el la proksimo vera vivanta estaĵo, kiu kompreneble konsistis el pli ol mil da mekanikaj eroj. Per tiu ĉi manĝanta, anasblekanta kaj flagranta besto Vacaunson plenigis al si revon, la revon pri perfekta aŭtomato. Maŝinoj, tion montris tiu inĝeniero, povas plenigi revojn. Tiu motivo en la maŝinkonstrua arto neniam perdiĝis, kvankam ankoraŭ plu ekzistas multaj militmaŝinoj "insidaj".

tradukis Donjo & Cezar

el „Sudgermana gazeto“, numero 92 el 2008

Kategooriad: Esperanto

Marteno disdividas sian mantelon (artikolotraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 04/14/2015 - 11:37




Marteno disdividas sian mantelon


En la tempo de la Sankta Marteno eliris imperiestra edikto, laŭ kiu filoj de profesia soldato estu dungataj por militservo. Pro tio ankaŭ Marteno kontraŭ sia volo, kun 15 jaroj estis dungita por militservo. Ankoraŭ Marteno ne estis baptita, sed li tute ne kondutis kiel soldatoj kondutas : Li estis bonkora al siaj kamaradoj, mirinde estis lia amo al proksimaj. Lia pacienco kaj humileco tiun de la aliaj tre superis. Liaj kamaradoj tre ŝatis lin kaj jam tiam rigardis lin pli monaĥo ol soldato. Ĉar li, kvankam ankoraŭ ne baptite, montris konduton kiel Kristo : Li helpis al la malsanuloj, subtenis la povrulojn, nutris malsatulojn, vestis nudulojn. De sia salajro li retenis nur tion por si, kion li bezonis por la ĉiutaga vivo.

Iutage, kiam Marteno portis ĉe si nenion krom siaj armiloj kaj la simplan soldatmantelon, li renkontis ĉe la pordego de Amiens nudan provrulon, meze de la vintro, kiu tiel eksterordinare fridis , ke multaj mortis pro la frido.La nudulo petegis la preterirantojn pri kompato. Sed ĉiuj preterpaŝis la mizerulon. Jen Marteno plenigita de Dio, ekkonis, ke la povrulo, kiun la aliaj ne kompatis, estis rezervata por li.

Sed kion fari ? Krom soldata mantelo li havis ja nenion. Do li prenis la glavon kaj tratranĉis la mantelon laŭ la mezo. Unu parton li donis al la povrulo, en la alian parton li denove vualis sin mem. Kelkaj el la ĉirkaŭstarantoj komencis ridi, ĉar Marteno aspektis en la duono de la mantelo kiel mizerulo. Sed multaj, kiuj havis pli da kompreno, tre bedaŭris, ke ili ne mem helpis, kvankam ili estis multe pli bonstataj ol Marteno kaj povus vesti la povrulon sen devi mem parte senvestiĝi pro tio.

En la sekva nokto, kiam Marteno profunde dormis, li vidis Kriston je duono vestitan per la soldatmantelo, kiun li donis al la povrulo. Estis ordonite al li, ke li tre atenteme rigardu Dion, la Sinjororon, kaj la veston, kiun li estis fordonacinta. Tiam Marteno aŭskultis Jesuon paroli kun laŭta voĉo al la ĉirkaŭstaranta aro da anĝeloj : „Marteno, kiu ankoraŭ estas ’Katechumene’ (= baptpetanto), vestis min per tiu mantelo.". Jesuo Kristo ĉe tio efektive pensis pri siaj propraj vortoj, kiujn li parolis iam : „Kion vi faris al unu ĉi tiuj miaj fratoj plej malgrandaj, tion vi faris al mi" (Mt 25, 40). Tiel Jesuo Kristo atestis, ke li en la figuro de la povrulo estis vestita de Marteno. Por montri la valoron de tia bona ago, li montris sin ĝuste en tiu ĉi mantelo. Sed tiu sonĝosperto neniel tentis Martenon al homa famavido. Li male rekonis en la bona ago la bonecon de Dio. Kaj kiam li estis dekokjara, li lasis bapti sin.


(c) Prof. Dr-o. teol. Manfred Becker-Huberti, Kolonjo

tradukis Cezar

PS :
Jen kanto por Marteno :
"Mi iras kun mia lanterno"


Kategooriad: Esperanto

Kial la valizo kaj la kofro ankoraŭ nun estas la plej bonaj kamaradoj de la vojaĝanto (artikolotraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 04/14/2015 - 10:51
La plej bona amiko de la homo estas ties valizo kaj kofro. Sen ili, sen tiu lasta rezervo plenpakita per vestoj kaj eble eĉ per kelkaj fotoj de la plejkoramata, la homo estus nuda. Por la multaj homoj, kiuj en nia tempo kiel fuĝantoj devas forlasi sian landon, la kofro signifas lastan mankapton al la hejmlando. Ĝia enhavo estas tio, kio materie restis de la antaŭa vivo.

Kiel vivnecesa ĝuste la kofro por la vivo estas, montras la teruraj fotoj, se la fuĝintoj en la nomo de
diktatoro, de ideologio aŭ de la sankta kapitalo ĉe la travado de riveroj kaj lagoj balancas sian lastan havaĵon sur la kapo.
Temas plej ofte pri kofro.
Al la plezurvojaĝanto - ĝenerale : la turisto - la kofro kaj valizo estas ĉiam tro malgrandaj. Tiom da aĵoj kunprenendas. Tiom da aferoj povus okazi en la forpermesa loko ! Kaj montriĝas kiel malfacile estas la transiro de la fortikaĵo ĉiutageco al la malgranda necerta mondo de forpermeso.
Jam la unu-aŭ dusemajna rezigno pri laptopo faras embarasa. Embaraso, kiu kutime estas solvata favore al la laptopo. Pli bone estas tro multe da pakaĵo, ol tro mamulte, tekstas la devizo.
Tio validas ne por ĉiuj, evidente ne. Ekz. Paŭlo Coelho, la filozofiema vendosukcesa verkisto, evoluis rilate al la vojaĝkofro asketan sintenon. "Vi devas tre simpligi vian vivon", li skribis, "ĉar vi ja ne volas kuntreni la ŝarĝon de via vanto kaj tial vi devas plenigi vian pakaĵon tiom malpeze, kiom eblas. Mi, kiu, ĉiam estas survoje sur fluĝhavenoj, havas ĉiam nur etan valizeton kun mi, ĉar mi ne volas nenecese ŝarĝi min. La vojaĝado instruas nin, ke semajnfina valizeto sufiĉas ankaŭ por tri monatoj." Se necesas, jes ja.
Sed la granda prezento ĉe la flughavena giĉeto kun durŝela kofro, kosmetika kofreto, ĉapeloskatolo kaj ruliĝema kofro kompreneble ankaŭ havas ion atrakcian. La prezento montras dekadencon, kiu estas suverena nepriatento de modernaj tempoj. Preskaŭ ĉie la loko por pakaĵoj estas limigita : en la aviadilo en ĉiu kazo, en la aŭtomobilo kaj en trajno oni ofertas nek ĉe la sidloko nek en la stivejo fine de la vagono sufiĉe da volumo por la kunprenado de ŝrankkofro aŭ de similaj aĵoj.
Tio estis pli frue alia. Ekvojaĝi kun tro da pakaĵamaso similis al prestiĝa simbolo kaj havigis al fimstelulino similan renomon kiel nun al Paris Hilton la diskoteka prezento sen subkalsoneto.
Filmstelulinoj kiel Asta Nielsen aŭ Greta Garbo ebenigis la terenon : Kiam ili vojaĝis, nek pendorobo, nek knabeca kostumo, nek paro da glaceaj gantoj povis manki dum la transporto. Antaŭ ĉio eĉ ne unu el multaj ĉapeloskatoloj. Feliĉe ĉiam staris servistoj, hotelknaboj kaj kofroportistoj en vico je dispono.

La kulminon de la kofrofetiŝismo atingis Marlene Dietrich (1901 - 1992). Melankolie kaj sentimentale ŝi prikantas sian estadon kiel vojaĝanto kaj migranto inter la mondoj : Mi estas neniam sola, nenie hejme... Ĉiam ŝi tranoktis en la plej eksluzivaj hoteloj, ĉiam ŝi vivis el la kofro. En ŝia postlasaĵo oni kalkulis 120 kofrojn, inter ili manvalizoj kaj skatoloj por ĉapelo. Sed la plej fortan impreson postlasis la multaj ŝrankkofroj.
Komisia mendonoto de la berlina tranportfirmao Gläser & Herzberg de la 16-a de aprilo en 1931



indikas la transporton de sep ŝrankkofroj kun ekveturhaveno Bremen kaj celloko Nov-Jorko. La posedanto de la kofroj estis Marlene Dietrich. Efektive ŝi kunprenis eĉ multe pli da vojaĝnecesajoj kaj pakaĵoj.
Foto montras ŝin sur la ŝipferdeko, ĉirkaŭata de ŝrank- kaj mankofroj kaj skatoloj por ĉapeloj. Ĉe la ŝrankkofroj pompe brilis la inicialoj M.D.. La kofroj estis ŝia markosigno. "Miaj elefantoj", ŝi diris kareseme pri ili, kion ŝi rimarkis ne nur pro la grando de la kofroj.
Kiam ŝi staris en la jaro 1954 post jarcentoj la unuan fojon denove sur scenejo en Berlino, ŝi kantis kiel aldonon : Mi havas ankoraŭ kofron en Berlin'.
Alie ol luksovojaĝantoj de tiam, ankaŭ alie ol turistoj aŭ fuĝintoj, kutime knare kvikece bru-ŝrikas kaj ovodancas la negoca vojaĝanto. Tiu tiras ruliĝeblan kofron post si, al kiu krome ofte estas ligita laptopo en ujo. Ambaŭ aĵoj estas al li tiel malhaveblaj, kiel por madamo Dietrich ŝiaj elefantoj.


tradukis Donjo & Cezar
el la tv-programgazeto Prismo


Kategooriad: Esperanto

Sennacieca Asocio Tutmondas (SAT:s) 87e kongress

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Pühap, 04/12/2015 - 17:44

arbetaresperantisternas största internationella sammankomst – ägde rum 9-16/8 i Dinan i Frankrike. Den antog följande deklaration:

”SAT:s 87e kongress, som sammanträdde i Dinan, Frankrike, 9 till 6 augusti 2014,

konstaterar, ett sekel efter första världskriget, att de orsaker som skapade förutsättningarna för grundandet av SAT ännu finns kvar, att nationalismen fortfarande plågar exempelvis Ukraina och Mellanöstern, och öppnar tidskriften Sennaciulos spalter för att hjälpa alla länders arbetare att enas över nationsgränserna,

uppmanar till en fredlig lösning på konflikten mellan Israel och Palestina, fördömer det fortsatta koloniserandet av de palestinska territorierna och stöder yrkanden att den senaste tidens krigsförbrytelser skall dömas av den internationella domstolen,

manar parterna i de långvariga konflikterna i Mellanöstern och Ukraina att snarast möjligt nå fram till en fredlig lösning genom samtal, och om nödvändigt en medlare,

konstaterar och beklagar ett uppenbart band i världen mellan religion, ekonomi och politik, i nesligt syfte att förbjuda yttrandefriheten och även tankefriheten,

uppmuntrar framåt- skridande i sådana lokala aktioner som leder till ett rättvisare uppträdande.”

Arbater-Esperantisten Nr 1, oktober 2014, p9

Kategooriad: Esperanto

Mi iras kun mia lanterno (infankantotraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 04/10/2015 - 00:40





Mi iras kun mia lanterno
(germana infankanto)

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj.
Malsupre nun lumas ni.
Ĉe l' fin' de l' lum'.
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Ĉe l' fin' de l' lum',
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen lumomar',
Marteno-ar'.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen lumomar',
Marteno-ar'.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen glor' al vir' :
Marteno-ir'.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen glor' al vir' :
Marteno-ir'.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Belsonas ĝi,
dum kantas ni.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Belsonas ĝi,
dum kantas ni.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Jen kukodor'
en nia ĥor'.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Jen kukodor'
en nia ĥor'.
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Donacu do,
al ni, heho !
Sonoras, belsonas, bimbum !
Donacu do,
al ni, heho !
Sonoras, belsonas, bimbum !

Mi iras kun mia lanterno
kaj mia lanterno kun mi.
Jen supre nun lumas la steloj,
malsupre nun lumas ni.
Ĉe l' fin' de l' lum'.
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !
Ĉe l' fin' de l' lum'
do hejmen nun.
Sonoras, belsonas, bimbum !

tradukis Cezar



Ich gehe meiner Laterne

(Deutsches Kinderlied)


Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Dort oben leuchten die Sterne
und unten da leuchten wir.
Mein Licht ist aus,
wir gehn nach Haus,
rabimmel, rabammel, rabumm.
Mein Licht ist aus
wir gehn nach Haus
rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Ein Lichtermeer
zu Martins Ehr.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Ein Lichtermeer,
zu Martins Ehr.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Der Martinsmann,
der zieht voran.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Der Martinsmann,
der zieht voran.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Wie schön das klingt,
wenn jeder singt.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Wie schön das klingt,
wenn jeder singt.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Ein Kuchenduft
liegt in der Luft.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Ein Kuchenduft
liegt in der Luft.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Beschenkt uns heut,
ihr lieben Leut.
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Beschenkt uns heut,
ihr lieben Leut.
Rabimmel, rabammel, rabumm.

Ich geh mit meiner Laterne
und meine Laterne mit mir.
Da oben leuchten die Sterne,
hier unten da leuchten wir.
Mein Licht ist aus,
ich geh nach Haus
Rabimmel, rabammel, rabumm.
Mein Licht ist aus,
ich geh nach Haus
Rabimmel, rabammel, rabumm.


Marteno disdividas sian mantelon

En la tempo de la Sankta Marteno eliris imperiestra edikto, laŭ kiu filoj de profesia soldato estu dungataj por militservo. Pro tio ankaŭ Marteno kontraŭ sia volo, kun 15 jaroj estis dungita por militservo. Ankoraŭ Marteno ne estis baptita, sed li tute ne kondutis kiel soldatoj kondutas : Li estis bonkora al siaj kamaradoj, mirinde estis lia amo al proksimaj. Lia pacienco kaj humileco tiun de la aliaj tre superis. Liaj kamaradoj tre ŝatis lin kaj jam tiam rigardis lin pli monaĥo ol soldato. Ĉar li, kvankam ankoraŭ ne baptite, montris konduton kiel Kristo : Li helpis al la malsanuloj, subtenis la povrulojn, nutris malsatulojn, vestis nudulojn. De sia salajro li retenis nur tion por si, kion li bezonis por la ĉiutaga vivo.

Iutage, kiam Marteno portis ĉe si nenion krom siaj armiloj kaj la simplan soldatmantelon, li renkontis ĉe la pordego de Amiens nudan provrulon, meze de la vintro, kiu tiel eksterordinare fridis , ke multaj mortis pro la frido.La nudulo petegis la preterirantojn pri kompato. Sed ĉiuj preterpaŝis la mizerulon. Jen Marteno plenigita de Dio, ekkonis, ke la povrulo, kiun la aliaj ne kompatis, estis rezervata por li.

Sed kion fari ? Krom soldata mantelo li havis ja nenion. Do li prenis la glavon kaj tratranĉis la mantelon laŭ la mezo. Unu parton li donis al la povrulo, en la alian parton li denove vualis sin mem. Kelkaj el la ĉirkaŭstarantoj komencis ridi, ĉar Marteno aspektis en la duono de la mantelo kiel mizerulo. Sed multaj, kiuj havis pli da kompreno, tre bedaŭris, ke ili ne mem helpis, kvankam ili estis multe pli bonstataj ol Marteno kaj povus vesti la povrulon sen devi mem parte senvestiĝi pro tio.

En la sekva nokto, kiam Marteno profunde dormis, li vidis Kriston je duono vestitan per la soldatmantelo, kiun li donis al la povrulo. Estis ordonite al li, ke li tre atenteme rigardu Dion, la Sinjororon, kaj la veston, kiun li estis fordonacinta. Tiam Marteno aŭskultis Jesuon paroli kun laŭta voĉo al la ĉirkaŭstaranta aro da anĝeloj : „Marteno, kiu ankoraŭ estas 'Katechumene' (= baptpetanto), vestis min per tiu mantelo.". Jesuo Kristo ĉe tio efektive pensis pri siaj propraj vortoj, kiujn li parolis iam : „Kion vi faris al unu ĉi tiuj miaj fratoj plej malgrandaj, tion vi faris al mi" (Mt 25, 40). Tiel Jesuo Kristo atestis, ke li en la figuro de la povrulo estis vestita de Marteno. Por montri la valoron de tia bona ago, li montris sin ĝuste en tiu ĉi mantelo. Sed tiu sonĝosperto neniel tentis Martenon al homa famavido. Li male rekonis en la bona ago la bonecon de Dio. Kaj kiam li estis dekokjara, li lasis bapti sin.

(c) Prof. Dr-o. teol. Manfred Becker-Huberti, Kolonjo


Kategooriad: Esperanto