Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

Esperanto

Cezar : Neniu nokt' sin tenos (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 05/20/2015 - 02:08


Cezar
Neniu nokt' sin tenos


Diru neniam neniam,
ĉiam eblas tamen iam.
Kaj se tiu ne venos,
la nepoj poste penos.

Diru neniam neniam,
despero velkos ĉiam.
Neniu nokt' sin tenos,
ĉiam nova tago venos.


PS : Ekestis pro instigo de la poemo
„Neniam plene noktiĝas“, kiun verkis la franca poeto Paul Eluard. Tiu memorigis al mi la frazon el Nova Testamento, Sankta Johano 1-5, unua ĉapitro, kvina frazo : "Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis." Mi persone tradukus ĝin iom alie : "Kaj la lumo brilas en la tenebro, sed la tenebro ne kaptis ĝin." Tio estas por mi la esenco de tiu frazo : sukcesa rezisto kontraŭ la tenebro. (cez)


Kategooriad: Esperanto

La pentraĵo "La triumfo de l' morto" de Pieter Brueghel kiel gravega fonto por la romano "La Mortula Ŝipo" de B. Traven

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 05/18/2015 - 19:07




Pieter Brueghel
La triumfo de l' morto


Gravega fonto por la romano "La Mortula Ŝipo" de B. Traven

"La triumfo de l' morto" estas pentrita de homo, kiu estas ankoraŭ nun suspektata esti estinta anabaptisto, do radikala kristana komunisto. Por mi ne estas dubo, ke li efektive estis membro de tiu siatempe malpermesita kaj kruele persekutata movado, kiu havis adeptojn en kelkaj landoj de Eŭropo. Kial mi pensas tion ? Nu, simple rigardu la pentraĵon kaj vi tuj ekkonos ĉiujn gravajn temojn, kiuj ankoraŭ nun terurigas kaj okupas la homaron : Militoj, plagoj, mortkondamnoj, prostituado, malsato ktp...

"La triumfo de l' morto", estas la plej akra kritiko al la klasa socio, kiu imageblas, por mi en tiu rilato la plej bona pentraĵo, kiun mi konas, rilate al ĝi eĉ la bonega pentraĵo "Guernica" de Pikaso aspektas iomete artifika. La influo de la anabaptistoj estis enorma, ĝi etendiĝis ĝis Jan Hus aŭ ĝis la kamparanogvidanto Tomaso Müntzer. Kiel Jesuo la anabaptistoj saĝe taktike sendis siajn heroldojn tra tuta Eŭropo ; la pentraĵo "Landluper" (Migranto tra landoj) " de alia fama pentristo, de Hieronimo Boŝ montras tian propagandiston.





Kia impresa bildo, kaj kia vizaĝo, jen homo, kiu tute ne estis fanatikulo - do tute ne tiel, kiel oni povas legi tion bedaŭrinde ĝis nun en servilaj historiaj libroj, kiuj volas flati sian regantan klason - sed tiu heroldo estis vera homafablulo, en lia vizaĝo respeguliĝas indo, homafabla melankolio kaj saĝo. Jen homo, kiu ne havas problemon kun si mem, sen plendoj li eltenas eĉ sian povrecon, ĉar li scias por kio li vivas : por laŭkrista komunismo, en kiu mono kaj regantoj de homoj ne plu ekzistos, sed por tio multe da amo inter la homoj. Jen tio, kion homoj vere bezonas.

Se vi rigardas en la mezon de la plej supra pentraĵo "Triumfo de l' morto", vi ekkonas tre strangan kestecan nigran ŝipon kun krucetoj sur la balustradoj, sur kiu ekestis fajro, nu, tio estas la praformo de "Jorike" de la Mortula Ŝipo de Traven. Ke tiel estas, ne plu pridubeblas, se oni zorgeme rigardas la pentraĵon : ĉiuj gravaj temoj de la Mortula Ŝipo reaperas tie antaŭ la okuloj. Oni povas havi la impreson, ke Traven havis la pentraĵojn antaŭ si, kiam li verkis la libron, eble ili estas eĉ la kodo de la libro, ĉar ĝisdetale ekkoneblas okazaĵoj el la Mortula Ŝipo sur tiu bildo, ja kelkaj strangaj mencioj de Traven el la libro ekkompreneblas nur per tiu ĉi bildo. La pentraĵo kompareblas al noda reto, kiu "kuntenas"la enhavon de la libro. Ke Traven tre zorgeme studis la historion de herezuloj, ankaŭ helpe de artverkoj, estas konata fakto, do ekster ĉiu dubo.

Cetere, en la mezo de la pentraĵo, estas rivereto, kiu laŭ diversaj esploristoj estas la "Trave" en la nordo de Germanio, kiun jam Andersen priskribas en vojaĝlibro sufiĉe mistere kiel la riveron de la vivo. Ĉu tio estas stranga koincido ? Certe ne, la pentraĵo evidente havis por Traven eksterordinaran signifon. Eble tio havas ankau framasonan fonon, La Mortula Ŝipo aperas jam en desegnaĵo de Seiwert en la "Sep vizaĝoj de l' tempo" en la gazeto "Brikofaristo" de Ret Marut, kiu nomiĝis pli poste B.Traven.

Se vi, kara leganto, legas la libron, bonvolu kompari ĝin ankaŭ al la pentraĵo, kaj vi miros pri tio, kiom da paraleloj havas la libro kaj la pentraĵo. Por mi tio ne estas hazardo, ĉar la revoluciulo Traven studis siajn antaŭulojn kun granda sindediĉo kaj fervoro, kio klarigas ankaŭ, kial li estis tia brila "bibliofirma" religikritikanto. Ankaŭa mi studis certan tempon la historion de la herezuloj por trovi ligojn al Traven, kaj mi trovis multajn.

Traven, male al multaj aliaj revoluciuloj tre klare konsciis pri tio, ke ni ĉiuj staras en vico de homoj, kiuj jam longe antaŭ ni batalis por justeco, belo kaj amo en la mondo. Kaj li sciis tre bone, ke li ne estos la lasta en tiu vico.

Ke oni legos lin ĝuste pro tio, pro lia humaneco kaj homafabla sinteno de vera revoluciulo, li sciis jam kiel Ret Marut en Munkeno : "Mia tempo venos, tio ne estas mia kredo, sed mia certeco." Kaj por tio, ke nia tempo, do tiu de la anarkia komunismo vere iam ekestu, ankaŭ mi vivas. Tio estas mia persona politika konvinko. Mi persone ne travivos tiun tempon, sed pri tio ne unuavice temas, tamen mi estas jam almenaŭ antaŭiranto kaj vojpretiganto, tiel, kiel Traven estis unu el tiu longa vico de homoj, kiuj kapablis pensi trans la propran telerrandon, kaj kiuj iam ankoraŭ leviĝos el siaj tomboj , ne efektive, sed tute certe simbole, se la kapitalismo tutmonde estos malaperinta. (cez)

PS :
Pluaj temrilatoj troviĝas en miaj
rimarkoj pri la artikolo en ipernitio.

Bonvolu legi plu ĉi tie :

La Mortula Ŝipo (PDF)
http://www.karapaco.de/u/B.Traven



Kategooriad: Esperanto

Lena Wessel : Eĉ la bestoj... (ŝerca rimpoemo pri amo kaj Esperanto)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Pühap, 05/17/2015 - 18:07




Lena Wessel
Eĉ la bestoj...


Ĉe la unua mondkongreso
Refoje elmontriĝis la neceso,
De mondolingvo – besta Esperanto.
Kiu ĝin regis, estis ja ridanto.

Ha, tiu povis kompreniĝi, ĝui.
Sed la ceteraj devis tre enui.
Eĉ dialekton de urs' amerika
Ruslanda urso trovis tro komplika.

Bonege amuziĝis la tigrino.
Estante sperta esperantistino.
Ŝin vidis la leono, kaj pro amo
Tuj brilis lia kor' kun fajra flamo.

Sed kvankam pro admir' li laŭte blekis,
Voĉego lia ne komprenon vekis.
For al soleca loko li ekmigris,
Dum zumetante ŝi lin ĉirkaŭtigris.

Rrra ! Rrro ! Rrru ! Sonis lia amopeto.
Miaŭis ŝi. Terura fidueto !
Hazarde jen aperis la savanto :
Ĝirafo, profesor' de Esperanto.

De li rapide lernis la leono
Parolojn la plej gravajn por bezono :
„Mi amas vin !“ Mirakla ! Ŝi komprenas
Kaj – ĉu konvenas aŭ ĉu ne konvenas –

Al lia brusto flugas la tigrino.
Jen la fianĉo, jen la fianĉino.
Ĉu plua priskribado do necesas ?
La diskreteco tion malpermesas.

Verkis kaj desegnis
LENA WESSEL


Kategooriad: Esperanto

Cezar : Kara kol' ne karakolas (ŝercpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 05/15/2015 - 17:15

CEZAR

KARA KOL' NE
KARAKOLAS

(por Helja)

Kara kol' ne
karakolas,
eĉ se kara
in' ĝin volas.

Estu kolo
laŭ la vorto
helikejo do
laŭ sorto.

PS : Por Helja, ĉar ŝi demandis min en komento pri la poemo "Kara paco", ĉu mi iam verkos ankaŭ poemon pri kara kolo kaj karakolo.

Jen ankoraŭ plua muzika komento pri „kara kolo“ :

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Kara paco (ŝercpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 05/15/2015 - 17:12

Cezar
Kara paco


Neceseje
ĉe palaco
staras viro
kun grimaco.

Filozofe
kun aŭdaco
pensas li
pri l' kara paco :

„Paca kaco
pro eklaco
estas spec'
de kara paco.

Sed por inoj
sur urbplaco
estas kaco
nur minaco.

Do minaco
al fi-kaco
estas sekve
karapaco !



Kategooriad: Esperanto

SAT kulturo (retejo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Reede, 05/15/2015 - 11:31

SAT-KULTURO NE FALAS EL LA ĈIELO -
NI MEM FARAS ĜIN !

La trezoro de la scio de individuo kreskas tiom amplekse, kiom kreskas la klereco kaj la scioj de ĉiuj homoj, kiuj ĉirkaŭas tiun individuon. La kulturo de la homa socio baziĝas ne sur la grandegaj scioj de unuopuloj ĉirkaŭataj de centmiloj da nesciantaj kaj neinstruitaj homoj, sed vere alta kulturo elformiĝas nur en la ĉiama interŝanĝo de ideoj kaj pensoj de centmiloj da homoj, kiuj havas same bonkvalitan bazan ŝtupon de klereco kaj tial pli simple povas interkompreniĝi rilate siajn ideojn kaj pensojn. Ĉar ja ĉiu individua homo, egale de kiu ajn raso kaj deveno, foje survojigita, povas evoluigi pensojn kaj ideojn, kiuj laŭ karakterizo vere estas originalaj kaj novaj. (El B.Traven : Registaro)

Atentigo al la legantoj : Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj aŭ la tradukintoj. La opinioj esprimataj en tiu ĉi retejo estas libere diskuteblaj konforme al la statuto : SAT, kiu estas supertendenca organizo, ne havas oficialan linion devigan por ĉiuj membroj.


PS : SAT kulturo


Kategooriad: Esperanto

Helpu pri magistra esploro pri Esperanto - partoprenu en la demandaro! Help with a Master's research - participate in a survey!

Tiu ĉi demandaro estas farita kadre de la magistra laboro de Yevgeniya (Ĵenja) Amis, studento de la Universitato de Kebekio en Montrealo. La demandaro estas tute anonima kaj ĝi helpos en la disvolvado de Lernu.net. Dankon pro via partopreno! En Esperanto: http://bit.do/lernu-eo

This survey is a part of research by Yevgeniya (Ĵenja) Amis, a Master's student of the University of Quebec at Montreal. It is anonymous and it will help in the development of Lernu.net. Thank you for your participation! English: http://bit.do/lernu-en

Kategooriad: Esperanto

Ringelnatz : La espero (rimpoemtraduko)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 05/13/2015 - 12:42



Joachim Ringelnatz
La espero


Tro grandas al la homoj respekt',
se tiuj trone ĉielas,
ni pro malsaĝ' - aŭ tim' aŭ neglekt'-
ne vidas, ke sube pelmelas.
Ni fidas maltroe al apudul'.
Ni revas maltroe maldorme.
Facile vivi pli povus ni
per interhelp' konforme.
Pli rajtus ni esti mem laŭ rekon',
laŭ beste pia rezono.
Je la plej pompa tomboŝton'
montriĝas tiom da bono.
Min tentas eĉ ne iom la em'
la temon plu nun disvolvi.
Problemojn havas ja ĉiu mem
kaj eblojn ilin solvi.


Joachim Ringelnatz
Die Hoffnung

Wir haben zu grossen Respekt vor dem,
was menschlich über uns himmelt.
Wir sind zu feig oder zu bequem,
zu schauen, was unter uns wimmelt.
Wir trauen zu wenig dem Nebenuns.
Wir träumen zu wenig im Wachen.
Und könnten so leicht das Leben uns
einander leichter machen.
Wir dürften viel egoistischer sein
aus tierisch frommen Gemüte. -
In dem pompösesten Leichenstein
liegt soviel dauernde Güte.
Ich habe nicht die geringste Lust,
dies Thema weiter zu breiten.
Wir tragen alle in unsrer Brust
Lösung und Schwierigkeiten.

Kategooriad: Esperanto

Donacoj al Nepalo pro tertremo

lernu! - Teisip, 05/12/2015 - 21:53
Esperanto-USA estas preta akcepti donacojn al la Nepala Esperanto-Asocio por helpi tiujn, kiuj suferis pro la lastatempa tertremo. Pli da informo estas havebla ĉe: http://esperanto-usa.org/en/content/donacoj-al-nepalo-pro-tertremo
Kategooriad: Esperanto

Ĵurnalismo sen limoj

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 05/12/2015 - 01:13

Komence...

Post la apero de la unua lernolibro pri la "Internacia Lingvo" (“Международный язык“) por ruslingvanoj publikigita en Varsovio de doktoro Esperanto (pseŭdonimo de doktoro Ludwik-Lejzer Zamenhof) je la 26a de julio 1887, iuj ĵurnalistoj tuj rimarkis la valoron de tiu lingva komunikilo. Ili ekuzis ĝin kaj kontribuis al ĝia disvastigo. La unua artikolo pri tiu temo aperis sub la titolo "Anti-Volapük" en "Kurjer Godzienny" de la 7a de aŭgusto. Ĝin subskribis "Wl. S." (Wladyslaw Sabowski), kiu montris ĝian superecon kompare al Volapuko, publikigita en 1879 de germana pastro Martin Schleyer.

Inter la pioniraj ĵurnalistoj, kiuj ofte havis samtempe aliajn profesiajn okupojn, aperas laŭ la landoj :

Pollando

Alexander Brzostowski, ĵurnalisto kaj bibliotekisto, kiel tute unua publikigis proksimume 200 artikolojn kaj organizis ekspoziciojn en Częstochowa kaj en Vieno. Leopold Blumental, (Leo Belmont), verkisto, humuristo, satiristo, aŭtoro de pli ol cent verkoj, talenta oratoro kaj tradukisto, estis kvin fojojn malliberigita, eĉ unu fojon ekzilita pro la enhavo de iuj artikoloj. Jozef Wasniewski, la unua, kiu entreprenis vojaĝojn per Esperanto kiel ununura lingvokapablo ; li akiris la unuan literaturan konkurson en tiu lingvo en 1899 per novelo "En la brikejo". Stefan Mikholalski, medicinisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de multaj primedicinaj verkoj, li eldonis la unuan medicinan publikaĵon en Esperanto, "Voĉo de kuracistoj" ekde 1908 ĝis 1911, kaj li estis ano de la organizantaro de la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovio en 1912. Adolf Mildwurf, doktoro pri politikaj sciencoj, estris multajn kursojn en Danio kaj tie fondis tri grupojn. Jakobo Ŝapiro, prezidanto de la unio de la ĵurnalistoj de la Bjalistoka regiono ; dum la unua mondmilito li publikigis verkon titolitan "La mondmilito kaj Esperanto". Li estis unu el la unuaj humuristoj en la Internacia Lingvo.

Germanio

Teo Jung, presisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. Li fondis interalie la ĵurnalon "Heroldo de Esperanto “ ; li fuĝis al Nederlando en 1933 post la transpreno de la potenco fare de la nazioj Rifuzanto (obĵetanto) pro konscienco en Germanio en 1914, Norbert Barthelmess iĝis redaktisto de "Sennaciulo", la organo de la Sennacia Asocio Tutmonda (SAT), kies sidejo estis translokita en Parizon. La ĵurnalistino Kate Jahns multe laboris por feminismaj organizaĵoj kaj ties publikaĵoj ; ŝi estris kursojn por laboristoj kaj policistoj ; ŝi estis kunfondinto de la Germana Esperanto-Asocio kaj fondinto de grupo en Braunschweig.

Ferdinand Seidl, aŭstro-germano, komercisto kaj ĵurnalisto, kunlaboris en publikaĵoj, inter kiuj “La socialisto“ kaj “Sennaciulo“.

Aŭstrio

Fondinto de la pacista revuo “Die Friedens-Warte“, la aŭstra ĵurnalisto Alfred Hermann Fried estis la aŭtoro de lernolibro akompanita de vortlisto, kaj de vortaro Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto. Dum la packonferenco, okazinta en Hago en 1907 li sendis jenan telegramon al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu samtempe okazis en Kembriĝo : “El la falsa packonferenco mi salutas la veran packonferencon". Li estis Nobelpremiita pro sia verkaro en 1911.

Ĉeĥoslovakio

La liberpensulo Karel Pelant estis kunfondinto de la unua klubo en Brno, poste de dua en Prago ; li publikigis la unuan prezentobroŝuron pri la lingvo.

Hungario

Iniciatinto de la movado en Transsilvanio, Otto Amon fondis la klubon de Kluĵ. La juna ĵurnalisto Abel Barabás redaktis kaj publikigis en 1898 la unuan gramatikon de Esperanto en la hungara Zsigmond Tieder kunlaboris en laboristaj ĵurnaloj, en “Nepszava “ (La voĉo de la popolo), en multaj enciklopedioj kaj sciencaj publikaĵoj ; li prezidis la asocion Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL). Jozsef Reininger kontribuis en diversaj publikaĵoj per multaj artikoloj kaj literaturaj kritikoj en la hungara lingvo en ĵurnaloj pri la libroj aperintaj en Esperanto. Ŝtatoficisto, poste ĵurnalisto, Pál Robicsek, elmigris en Sovetunion, kie li daŭrigis siajn aktivaĵojn por la Lingvo Internacia.

Bulgario

Korespondanto de la presagentejo Wolff, estinta ŝtatoficisto, Georgi Aktardgiev tri fojojn elektiĝis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio. Ĵurnalisto kaj bibliotekisto en Varna, N. Georgi Sapundjiev, efektivigis multajn tradukojn.

Rusio / Sovetio

Ĵurnalisto ĉe eldonejo Posrednik, Vladimir Majnov, ricevis jenan respondon de Lev Tolstoj, al kiu li sendis la unuan manlibron. Tolstoj ankoraŭ poste ĉe multaj okazoj esprimis sian subtenon. Ĵurnalisto kaj instruisto en Odeso, Nikolaï Afrikanovitch Borovko, malkovris Esperanton, kiam li estis ekzilita en Siberion pro siaj politikaj agadoj ; li estas konata precipe pro la letero, en kiu Zamenhof konfidis al li la originojn de sia idealo, de sia inspiro kaj de siaj aspiroj. S. P. Poltavski estas verŝajne la unua rusa ĵurnalisto, kiu uzis Esperanton por informa interŝanĝo kun eksterlando ; liaj artikoloj pri la socia kaj politika vivo aperis en eksterlandaj ĵurnaloj. Nevo de d-ro Zamenhof, tradukisto de verkoj de Anton Ĉeĥov kaj Maksim Gorki, Boris Kotzin, estis ankaŭ redaktisto de "La Ondo de Esperanto“, kiu ankoraŭ aperadas.

La telegrafisto Aleksandro Eriuĥin, tre aktiva en la regiono de Arĥangelsk, respondecis pri la internacia korespondado en la redaktato de la ĵurnalo "Pravda severa" en la jaroj 1926-1930. Boris M. Breslaŭ estis ano de la centra komitato de la rusa asocio de Esperanto kaj publikigis artikolojn kaj dokumentojn. Ĵurnalisto, docento pri politika ekonomio kaj geografia ekonomiisto, Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ estis la aŭtoro de rusa-Esperanta vortaro kaj esploris pri la teorio de internacia helplingvo el marksisma vidpunkto. Li mortis en maljunulejo en 1958 post longa restado en gulago. Verkisto, literaturkritikisto kaj ĵurnalisto, Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov, prezidis en 1918-1919 la junularan Esperanto-ligon de Rusio kaj redaktis la ĵurnalon "Juna Mondo", kiun li mem kompostis kiel tipografo ; li fondis la revuon "La Nova Epoko" kaj efektivigis multajn tradukojn de verkoj de rusaj aŭtoroj ; li estis kunfondinto, kun la germana verkisto Ludwig Renn kaj Jevgenij Mikhalski (ekzekutita en 1937 dum la stalinaj purigadoj) de la Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV) kaj kunlaboranto de la “Enciklopedio de Esperanto “, el kiu venas la plimulto de ĉi tiuj informoj. Arestita dum la stalinaj purigadoj, li estis ekzekutita en oktobro 1938 kaj rehonorigita en 1957.

Estonio

Johannes Adolph Rahamagi, ĵurnalisto kaj preseja direktoro, la unua organizanto de la estona movado por Esperanto, kunfondinto de la unua Esperanto-socio en Talino, redaktoro de la unuaj ĵurnaloj en tiu lingvo, li redaktis kaj publikigis plurajn manlibrojn.

Svedio

• Paul Axel Nylén, redaktisto de “Stockholms Tidningen“ kaj de polica ĵurnalo ; kunfondinto de la sveda Esperanto-Asocio ; aŭtoro de vortaro. Danio • Marie Schrøder, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto kaj nelacigebla aganto por multaj aferoj : feminismo, vegetarismo, pacifismo, junularo, ...

Britio

William Thomas Stead, unu el la plej elstaraj el la britaj ĵurnalistoj, direktoro de “Pall Mall Gazette“, ĉefredaktisto de “The Review of Reviews“, en kiu li publikigis informojn pri Esperanto ; en liaj oficejoj en 1903 fondiĝis la ĉiam tre aktiva Londona Esperanto Klubo. Joseph Rhodes, fondinto de la unua Esperanto-Klubo de Britio en Keighley en 1902. William Henry Garbutt estis la unua sekretario de la grupo de Birmingamo, delegito de Universala Esperanto Asocio (UEA) en Birmingamo. Usono George McClellan Harvey posedis plurajn ĵurnalojn kaj ankaŭ metis artikolojn pri Esperanto en "North American Review ". Li iĝis ambasadoro de Usono en Britio. Arthur Brooks Baker, konferencisto kaj ĵurnalisto, publikigis la unuan Esperantan ĵurnalon de Usono en 1906. Isabelle M. Horn havis funkciojn sine de Esperanto Asocio de Norda Ameriko — EANA kaj en la redaktejo de la revuo “Amerika Esperantisto“.

Brazilo

Tradukisto kaj ĵurnalisto, pioniro de la lingvo en Brazilo, Cristiano Kraemer estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Rio Grande kaj fondis grupon, kies vicprezidanto li estis en Porto Alegre. Danke al Medeiros E. Albuquerque, deputito kaj ĵurnalisto, prezidanto de la brazila klubo de Esperanto, la lingvo estis akceptita en 1906 kiel “klara lingvo por la telegramoj en la interna servo“.

Urugvajo

Libristo kaj ĵurnalisto, poste radio-inĝeniero en Urugvajo, Pedro Casas, estis sekretario kaj prezidanto de Urugvaja Esperanto-Asocio kaj la ĉeforganizanto de la unua sudamerika kongreso de Esperanto.

Japanio

Ĵurnalisto ĉe la ĉiutaga “Tokyô Asahi“, poeto, Toki Zenmaro (1885-1980) estis ankaŭ membro de la japana nacia komisiono de Unesko. Li publikigis diversajn verkojn, elinter kiuj biografion de d-ro Zamenhof en 1929. Artikolo de Katsumi Kroita, membro de la imperiestra akademio, profesoro pri la japana historio en la imperiestra universitato de Tokio, publikigita de la ĵurnalisto Usui Syuiti en sia ĉiutaga “Yomiuri“, ĝuis grandan publikan atenton.

Svisio

Edmond Privat, profesoro pri la angla en la universitato de Neuchâtel, pioniro de mallongonda radio-ĵurnalismo, fondinto de Radio Genève, estis unu el la plej famaj Esperantistoj (vidu poste). Jean Borel, ĵurnalisto kaj eldonisto, iĝis kunfondinto de la eldonejo "Esperanto-Verlag Möller & Borel", fondinto de "Esperanta Biblioteko Internacia" kaj de Esperanto-grupo en Berlino, kie li instalis sin ; li estas aŭtoro de manlibroj kaj dokumentoj presitaj en miloj da ekzempleroj.

Belgio

Maurice Jaumotte estis unu el la plej aktivaj membroj de la antverpena grupo ; lia kontribuo tre gravis en Belgio. Fondaĵo kreita por intensigi la informadon havas la nomon de la paro Jaumotte-Locquet. Vidu : Esperanto en Antverpeno.

Nederlando

Wiebe Nutters estis tipografo kaj poste ĵurnalisto. Li lernis fremdajn lingvojn kaj disvastigis Esperanton en la laboristaj medioj ; li redaktis “Arbeider Esperantist“ kaj “Internacia Socia Revuo“ kies administranto li iĝis.

Francio

• Charles Laisant, matematikisto kaj politikisto, liberpensulo, redaktisto de multaj politikaj ĵurnaloj ; li publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto kaj iĝis prezidanto de la pariza Esperanto-grupo. • Ferdinand Duviard vivis en La Roche-sur-Yon en Vendeo kiel profesoro pri literaturo, verkisto kaj literaturkritikisto ; kun Charles Pichon li fondis Francan Federacion de la junaj Esperantistoj. • Charles Pichon, el Saumur, kunlaboris en diversaj ĵurnaloj, el kiuj '“Écho de Paris“ kaj “Le Figaro“ kiel specialisto de la religiaj demandoj, precipe koncernantaj la eklezion kaj Vatikanon. • Léon Agourtine estis sekretario de la gazetara komisiono de francia societo por la disvastigo de Esperanto (SFPE). • Georges Avril, verkisto, oratoro, publikigis artikolojn en la granda ĉiutaga provinca “L'Éclaireur de Nice et du Sud-Est“, kies ĉefredaktisto li estis. • L. Pourcines, el Nancy, faris jenan deklaron en 1905 nome de la gazetaro, antaŭ la 688 partoprenantoj el 21 landoj en la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro : "La gazetaro estu unuavice eduka, estas bone kaj nepre, ke la ideo de internacia helplingvo eniĝu en la popolamasojn... Konvinkita de via afero la gazetaro diros, ke Esperanto estas la solvo de tiu problemo... Sinjoroj, via tasko estas nobla kaj grandioza, kiel via celo ; la kunlaboradon de la gazetaro vi akiris ! ". En ĉi ĉio ni traktas nur la unuan tempon de Esperanto ĝis 1933, antaŭ la publikigo de "Enciklopedio de Esperanto “ rete konsultebla aŭ elŝutebla en PDF.

Engaĝiĝinta kaj ĉiam aktuala ĵurnalisto

Brita ĵurnalisto, pioniro en la kampo de esplora ĵurnalismo, William Thomas Stead (1849-1912) alportis sian subtenon al Esperanto. Konsiderata kiel "la patro de la bildĵurnaleto" ("tabloid") — sen rilato al la nuna klaĉa kaj sensaciema ĵurnalismo —, li havis altan estimon pri sia profesio : “Bona ĵurnalismo, el la vidpunkto de Stead, estu uzata nome de la malriĉuloj, de la elpelitoj kaj subpremitoj (...) La esplora ĵurnalismo malfortiĝis dum multaj jaroj, eble ĝi bezonas renaskiĝintan Stead.“ (“WT Stead the father of tabloid journalism “ — Leek 1899)

La tre influhava Stead aktivis por la monda paco, la internacia kunlaborado, bonaj rilatoj inter Britio kaj Rusio, sociaj reformoj (8-hora laboro por la karboministoj), konvena domo por la laboristoj, protekto de la infaneco, la virinaj rajtoj. Stead fieris pro tio, ke li estis la unua eldonisto, kiu dungis virinojn kun salajro egala al tiu de la viroj. Li interesiĝis per la eblaj manieroj por redukti la malriĉecon en Britio. En 1885, en "The Palm Gazette", li jam subtenis la ideon krei eŭropan ŝtatan union.

Kun la helpo de Annie Besant, famulino de la feminismo, kiu ankaŭ aktivis por la liberpensado, la socialismo kaj la sendependeco de Hindio, li strebis al fondo de ligo por leĝo kaj libereco (Law and Liberty League) en 1887. Kiel multaj pioniroj de Esperanto, li interesiĝis pri ĉio, interalie pri spiritismo, kaj li aktivis sur multaj frontoj. Li subtenis same la Armeon de Savo, kiel la sindikatismon.

En 1890, li fondis la revuon "Review of Reviews" kies redakta fadeno orientiĝis al internacia frateco surbaze de justeco kaj libereco, al la reunuigo de ĉiuj religioj kaj al la esplorado de la diaj leĝoj, la agnosko de la virinaj rajtoj, la plibonigo de la socialaj statoj kaj — laŭ traduko de Paul Gubbins — al “la stimulado kaj inspirado de la vivo per legado, korpa ekzerciĝo, ludoj en ekstera aero, kaj la studo kaj praktikado de la muziko kaj teatrado.“ Li forte kontribuis al la evoluigo kaj modernigo de la ĵurnalismo per uzo de avangardaj teĥnikoj, interalie per estigo de nova formato, la bildĵurnaleto "tabloid" (proksimume 41x29 cm). En 1900 li helpis en la kreado de internacia ligo por kontraŭbatali la militismon. Li publikigis la ĉiusemajnan gazeton de la komitato "Haltigu la militon" (Stop the War Comittee). Inter la libroj, verkitaj de Stead estas "The Americanization of the World : or, The trend of the twentieth century" (La usonigo de la mondo : aŭ, la tendenco de la 20a jarcento) aperinta en 1902, en kiu li montris neniun komplezon al la lingve frata lando.

Stead ekkonis Esperanton en Germanio, en Leipcigo, en 1902, kiam li estis 52jara. Tio ne estas la aĝo ideala por lerni lingvon, certe ne pro tio, ke lia troaktiveco multflanka kaj intensa apenaŭ havigis al li liberan tempon por lerni lingvon eĉ relative facilan (Prelego de Paul Gubbins, 2004). Sed, kvankam li parolis superregan lingvon, la principo de lingva egaleco ne lasis lin indiferenta. Lia subteno al la movado en Britio estis gravega. Reveninte el Lejpcigo, li organizis kunsidon por "diskuti la eblon kaj dezirindecon krei klubon aŭ societon por diskonigi Esperanton" en Britio. La afero realiĝis. Stead iĝis la unua kasisto de Brita Esperanto-Asocio (BEA, nun Esperanto-Asocio de Britio — EAB). Li malavare disponigis salonon al BEA en la sidejo de "Review of Reviews" ĝis tiu povis akiri propran sidejon. Kolumno aperis pri Esperanto en "Review of Reviews" ekde oktobro 1902. La unua artikolo estis titolita : "Wanted : An International Language. A Plea for the Study of Esperanto" (Serĉatas : internacia lingvo — Pledo por la studado de Esperanto).

Pri la tragika fino de Stead en la ŝiprompo de Titanic : “En 1912, William Stead estis invitita por paroladi dum internacia konferenco pri la monda paco kaj la internacia arbitrado en Carnegie Hall. Stead akceptis kaj decidis vojaĝi al Usono per la ŝipo Titanic. Poste oni raportis, ke li neniel provis eniri en savboaton, kaj ke li estis lastfoje vidita stare preĝanta sur la ferdeko. “ (Spartacus Educational : William Stead : Biography). Alia versio diras, ke “Stead okupis la kajuton C-87 ( ? C-89), sed dum la ŝipo subakviĝis, li trankvile sidis legante libron en la fumejo de la unua klaso. “ (Encyclopedia titanica) Por Esperanto la malapero de Stead estis granda perdo, ne nur en Britio kaj ne nur por la ĵurnalismo, sed ankaŭ por la tuta mondo. Ekzemple, leginte artikolon de Stead, publikigitan en numero de 1905 de "Review of Reviews", la japana demokrata verkisto Sakuzō Yoshino, kiu subtenis la "popolan politikon" kaj kondamnis la koruptecon, aliĝis al Esperanto. Stead certe forte kontribuis al pozitiva evoluo de la informado kaj de la maniero pensi.

Ĵurnalisto kaj pioniro

Instruisto pri la angla, pioniro de mallongonda radio-ĵurnalismo, fondinto de Radio Ĝenevo, verkisto, Edmond Privat estis ankaŭ amiko de Gandhi kaj giganto de Esperanto. Li 14jara lernis ĝin. Ekde sia 17jariĝo, en 1906, li organizis kun Hector Hodler (tiam nur 19jara !), kiu lernis ĝin samtempe kun li, la duan universalan kongreson en Ĝenevo. Li iris piede al Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, kie lia vigla spirito altiris la atenton de d-ro Zamenhof.

En unu el siaj Esperantlingvaj libroj, "Aventuroj de pioniro" (Eldonejo Stafeto, La Laguna de Tenerifo, 1963), Privat skribis pri siaj renkontoj kaj interparoloj kun altranguloj el la mondo politika, filozofia aŭ ekonomia tra la mondo, interalie William James, William Stead, Henry Ford, Theodore Roosevelt, Wodroow Wilson, Georges Clemenceau, Romain Rolland, Pierre Cérésole, d-ro Zamenhof, Gandhi, kun kiu li korespondis, kaj kiun li vizitis en Hindio, kaj pri kiu li redaktis biografion en Esperanto en 1967.

Kion oni povas hodiaŭ diri pri aferoj hieraŭ neimageblaj, utopiaj, neeblaj : la disfalo de Orienta Bloko, la malkonstruo de Berlina Muro, la fino de Apartismo en Sudafriko, la rehabilito de Galileo fare de la Eklezio, Tunelo sub Maniko, sed ankaŭ pri la "fakuloj", laŭ kiuj la Nov-Jorka elektropaneo ne eblis en Francio, aŭ pri la fakto, ke la radioaktiva nubo de Ĉernobilo ne povus atingi la franciajn landlimojn ?

Edmond Privat povis skribi pri "utopioj", kiam la fondo de Radio Genève estis konsiderata tia : "(...) Se nun mi postrigardas al la duoncentjaro de publika agado kaj verkado, mi konstatas la jenon : dum la tuta vivo necesis kaj necesas ankoraŭ batali kontraŭ antaŭjuĝoj. Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj. "Neniam homoj diverslandaj komprenos unu la alian per esperanto pro elparolaj diferencoj" diris miaj instruantoj en la gimnazio. Niaj kongresoj pruvis la malon. "Neniam homoj flugos en aero, ĉar tio estas utopio" ili diris. Nu, mi vojaĝas fluge al kongresoj. "Neniam la virinoj voĉdonos. Estas utopio". Ili nun voĉdonas preskaŭ ĉie en la mondo. "Neniam poloj rehavos propran ŝtaton. Estas utopio" diris la gazetoj, kiam mi pledis kaj verkis por tiu revivigo. En 1918 Polujo fariĝis ŝtato. "Neniam la angloj forlasos Hindujon. Estas utopio" skribis la samaj gazetoj, kiam mi klopodis klarigi la celon de Gandhi. Nun ili ĉiutage rakontas pri Hindujo kaj Nehru. "Neniam vi sukcesos, ke la homoj abonu radioaŭdadon. Ili jam havas gramofonojn" diris la bankistoj, kiujn mi vizitis por fondi Radio-Genève. Nun ili bedaŭras, ke kooperativa societo, ne ili, havigis al ni monon, kaj la buĝeto atingas milionojn, feliĉe sen iu privata profito. (... )

Ĵurnalisto ne komuna

Tibor Sekelj (1912-1988) naskiĝis en Karpatoj, elmigris kaj iĝis jugoslavia civitano. Li studis ĉe la Zagreba universitato, kie li 17jara en 1929 lernis Esperanton. Tuj antaŭ la dua mondmilito, li adiaŭis sian profesion de filma dramaturgo por elmigri al Argentino, kie li iĝis ĵurnalisto. Avida por lerni kaj pasie interesita por la naturo li ekesploris la mondon : li surgrimpis Akonkagvon, la plej altan montopinton el ambaŭ Amerikoj, tie li deponis la Esperantan flagon je altitudo de 6959 m en 1944 ; tion li ripetis en la sekva jaro, poste li esplorvojaĝis en Matogroson kaj Patagonion. Post paŭzo en Bonaero por studi antropologion kaj arkeologion li komencis arkeologiajn esplorojn en Bolivio, poste esploris Amazonion, kie li renkontis la kanibalojn de la Tupari-tribo, kun kiuj li kunvivis dum kvar monatoj. Pluraj vojaĝoj kaj ekspedicioj kondukas lin al Venezuelo kaj Panamo. En Honduro li malkovris antaŭ-Kolumban urbon ; en Salvadoro li surgrimpis erupciantan vulkanon ; en Gvatemalo li studis la majaan civilizacion ; en Meksiko tiun de la aztekoj. Tibor Sekelj, kiu parolis ok lingvojn, estis inter la unuaj, kiuj restadis en Ĉinio kaj Nepalo en 1957, t.e. en landoj ĝis tiam fermitaj al la mondo. Lia libro “Nepalo malfermas la pordon“, verkita en la hispana en 1959, aperis poste en la serbokroata, la slovena, la angla kaj en Esperanto. Liaj libroj — sume 28 —atingas 92 eldonojn en 27 lingvoj. La plejparto de liaj verkoj estas eldonitaj en la hispana (17), serbokroata (14), hungara kaj Esperanto (po 12), slovena (7), albana (4 ), angla (3), slovaka, japana, ĉina kaj makedona (po 2) kaj en ne malpli ol dek kvin aliaj lingvoj, po unu libro.

En Esperanto aperas aŭ tradukoj [oblikve] aŭ originaloj [rektlitere] : “Tempesto super Akonkagvo“, “Tra lando de Indianoj", “Vojaĝo ekster la tempo“, “Kie la civilizo ĉesas“, “La konkero de la montoj“, “Nepalo malfermas la pordon“, “Ĝambo rafiki“, “Mondo de travivaĵoj“, “Elpafu la sagon", “Kolektanto de ĉielarkoj“. “Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo", originale verkita en Esperanto, tradukitis en 21 lingvojn, inkluzive de la japana, premiita de la japana ministerio de edukado kaj krome felietone publikigita en nepala gazeto...

En 1985, li publikigis etan libron en cent lingvoj. Sur ĉiu paĝo aperas nur unu sola vorto : tiu, kiun li — li pasigis sian junecon en Balkanio — estimas la plej grava : Paco (en Esperanto : Paco estas prononcata "patso"). Akceptita sine de la brita reĝa geografia societo", ordenito de la Kondoro fare de la argentina registaro, Sekelj estis ankaŭ muzeisto. Liaj kompetentoj kovris multajn temojn. Per siaj nenombreblaj vojaĝoj en pli ol 90 landoj li kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Afrikon kaj Azion (Hindio kaj Nepalo). Per sia regula partopreno en la ĝeneralaj konferencoj de UNESKO li estis ĉe la fonto de la rekomendo favora al Esperanto en 1985 en Sofio. Jen simpla superrigardo super tre okupita vivo...

Parolante pri Unesko

Ĵurnalisto kaj fama raportisto, kvankam ne esperantlingva, Jean-Pierre Péroncel-Hugoz, skribis en la numero de la 18a de januaro 1984 de "Le Monde" en artikolo titolita "La crise de l'UNESCO" (la krizo de Unesko) : "La fundamenta eraro de la sistemo — en 1946 ne esti elektinta universalan "neŭtralan" lingvon, kiu povintus esti Esperanto, instruota en ĉiuj lernejoj kaj sola lingvo utiligota de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties specialigitaj agentejoj, kia UNESKO, — kondamnis ĉi tiun, kun ties du laborlingvoj (la franca kaj la angla) kaj kvar aliaj oficialaj lingvoj (la hispana, araba, rusa kaj ĉina lingvoj) sen mencii tiujn de sesdek unu membroŝtatoj bezoni amason da tradukistoj kaj interpretistoj, kiu oficiale kostas proksimume 10 milionojn da dolaroj. Malgraŭ tio, je la 26a de oktobro 1982, la inaŭgura tago, en la ĉeesto de prezidento Mitterand, de la 22a ĝenerala konferenco de la organizaĵo, en Parizo, la sola tagordo aŭtomate disdonita al la gazetaro estis en la angla..."

Oni jam parolis pri krizo ĉe Unesko en la tempo, kiam ĝia ĝenerala direktoro estis Amadou Mahtar M'Bow, de 1974 ĝis 1987, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas temo, ekde la financa retiriĝo “kun antaŭvidebla deficito de 188 millionoj da dolaroj“. (“Le Monde Diplomatique “, je la 23a de septembro 2013) Multlingva tradukisto ĉe Unesko kaj OMS por la franca, angla, hispana, rusa kaj ĉina, Claude Piron, povis interveni dum nur kvar minutoj en la sidejo de Unesko en Parizo. Pri tio la teksto legeblas sub la titolo “Communication linguistique : Où sont les mythes ? Où sont les réalités ? “ (Lingva komunikado : kie estas la mitoj ? Kie estas la realo ?). Claude Piron krome estas la aŭtoro de verko, kies titolo restas aktuala kaj ne bezonas komentarion : "Le défi des langues — Du gâchis au bon sens“ (La defio de la lingvoj — De la fuŝo al la prudento) (Paris : L'Harmattan, 1994), kaj de videoj en la franca kaj angla videblaj en interreto per la serĉtermino "claude piron esperanto".

Mirigita ĵurnalisto

“En 1987, kiam mi unuafoje partoprenis la Universalan Kongreson en Varsovio, mi malfacile povis kredi, ke miloj da homoj el multaj landoj de la kvin kontinentoj povas tiel facile kompreni unu la alian. Dum pli ol 20 jaroj mi studis kaj uzis la anglan (mi laboris interalie en la gazetaro kiel tradukisto de la angla al la persa), sed alie ol pri Esperanto — post nur unu jaro de serioza lernado — mi neniam atingis tian komprenon kun homoj el landoj aliaj ol mia. Reveninte al Pollando, mi do decidis pli serioze okupiĝi pri la Internacia Lingvo kaj ĝia disvastigado“.

Tiuj vortoj estas de Reza Kheir-Khah. Tiu irana ĵurnalisto, kiu nun loĝas en Tajvano, vizitis plurajn eŭropajn landojn inkluzive de Pollando, Germanio, Nederlando, Belgio, Britio kaj Hispanio por perfektiĝi pri Esperanto por pli bone partopreni ĝian disvastigon. Tiucele li entreprenis prelegan rondiron en Azio, kaj lia vizito estis tre estimita en pluraj urboj en Japanio, kie li estis bonege akceptita. Li longe restis en Ĉinio, en multaj aliaj sudaziaj landoj kaj en Aŭstralio por animi kursojn kaj prelegi. En 2000 li ekloĝis en Tajvano, li edziĝis kun tajvanino, kun kiu li havas filinon. Lia frato Mojtaba Kheir-Khah, estas la aŭtoro de artikolo titolita “Internacia Tago de ĵurnalismo “, kaj li havas blogon “Historio de Esperanto en Irano “.

Riskema ĵurnalisto

Post pluraj profesioj Dimitri turnis sin ankaŭ al la ĵurnalismo por "Nord Matin". Kun Gloria, lia kunulino, sur peze ŝarĝitaj bicikloj, kies pezo superis po 60 kilogramojn, ili vojaĝis 10 000 kilometrojn tra sep afrikaj landoj : Alĝerio, Niĝero, Burkino, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando, Benino. Kvankam ilia vojaĝo interrompiĝis pro malario, ili tamen enamiĝis al Afriko. Dimitri rakontas tiun frenezan homan aventuron en "Afric'Amour", kies Esperantlingva libra versio "Afrik' Amo" estas anekdote pli riĉa, kaj en videokasedoj. Jules Verne do ĝuste vidis en sia libro "Voyage d'études" (Studvojaĝo), kiun li mallonge antaŭ sia morto ekverkis por diskonigi Esperanton — "la plej sekura, plej rapida vehiklo de la civilizacio. " ("San Carlos et autres récits". Le Cherche midi éditeur. 1993)

Revolucio en la informado

Stefan Maul estis direktoro de la politika sekcio de la ĉiutaga "Augsburger Allgemeine", en Aŭgsburgo, kaj ankaŭ prezidanto de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA), kiu nun havas 131 aliĝintojn en 41 landoj, kaj redaktisto de ties organo "Internacia ĵurnalisto". Maul estas ankaŭ konata en la mondo de Esperanto precipe pro lia fondo en 1980 de la unua monata internacia revuo "Monato", kiu havas 123 korespondantojn kaj kunlaborantojn en 43 landoj kaj abonantojn en 68. Li estas la aŭtoro de "Deklingva manlibro pri politiko". Li kunaŭtoris kun Judith Junger ĵurnalisman lernolibron eldonitan en 1982 sub la titolo "Manlibro pri ĵurnalismo". Laŭ ideo de Stefan Maul internacia kurso por formado pri ĵurnalismo momente funkciis sub la estrado de Paul Gubbins (GB), kaj anoj de TEĴA povis esti diplomitaj. Nun ĉefredaktisto de la revuo "Monato" Paul Gubbins postsekvas lin en la prezidado de TEĴA, kaj la prezidanto ekde 2011 estas Audrys Antanatis, vicprezidanto de la litova asocio de ĵurnalismo kaj direktoro de la populara radiostacio Žinių radijas. TEĴA havas "Etikan kodon pri la ĵurnalismaj principoj", kiu iel estas ĝia ĉarto de la ĵurnalismo : “Etika kodo de ĵurnalismaj principoj“. Dum konferenco prezentita en Centre d'Art et de Culture Georges Pompidou, en Parizo, je la 12a de februaro 1988, Stefan Maul prezentis la temon “Revolucio en informado per Esperanto — spertoj kaj proponoj", kies registraĵo estas rete aŭskultebla. La konverĝo de tiuj streboj kaj proponoj favoris la aperon de novaj iniciatoj, kia Studio, portalo de radio kaj televido lanĉita de Robert Poort, pasaĝerprizorganto deveninta el Nederlando, loĝanta en Las Vegas, Nevado, Usono, kaj "Klaku", novaĵa retejo.

La Ĉina interreta informa Centro uzas Esperanton, same kiel la revuo “El Popola Ĉinio “ kaj Ĉina Radio Internacia, kiu havas Esperantan redakcion ekde 1964 : Dum rondiro de Ariège en Parizo tra Châteauroux (CCI — komerca kaj industria Ĉambro), La Roche-sur-Yon (renkonto kun Esperantaj staĝantoj, la Club de la Presse de Vendée (gazetara klubo de Vendeo), Radio Bleu Loire-Océan, Agri85), Tours (Festivalo de la lingvoj), Dinan kaj Lille, en novembro 2013, Zhang Ping, redaktistino (3a maldekstre malantaŭe) povis prelegi pri diversaj aspektoj de la ĉina kulturo kaj la ĵurnalismaj labormanieroj en Francio. Resuma raporto : (EO) — Sinteza raporto pri la turneo de Zhang Ping. Foto-albumo : Turneo de Ĝoja (Zhang Ping) en Francio

Maritza Gutiérrez González estas ĵurnalistino, diplomita pri ekonomio en la universitato de Havano en Kubo. Dekjara ŝi studis Esperanton kaj ekinstruis ĝin en 1981. Iĝinta estrarano de la informa sekcio de Kuba Esperanto-Asocio, ŝi respondecas pri la Esperantaj elsendoj de Radio Havano ekde 1988. Invitita de Esperanto-asocioj, ŝi faris konferencan rondiron en Francio, Germanio kaj Svedio. Kunordiganto de la amerika komisiono de UEA ekde 2007 ĝis 2010, ŝi estis estrarano de UEA por la nacia kaj regiona agadoj ekde 2004 ĝis 2007, ŝi ree estas tia ekde 2010 por tri jaroj. La Esperantalingvaj elsendoj de Radio Vatikana komenciĝis en 1977. Ili okazis trifoje en semajno po dum 30 minutoj je merkredo, jaŭdo kaj dimanĉo per mallongaj ondoj kaj rete. Eblas reaŭdi milon da ili ĉe Radio Vatikana — Esperanto kaj en podkasto.

Honora membro de UEA ekde 2005, Andrzej Pettyn komencis en 1959 kiel 21jarulo, kunlabori en la Esperanta redakcio de Radio Polonia (poreksterlandaj elsendoj de Pollando per mallongaj ondoj). Studinte pedagogion, efektiviginte profesion de instruisto, li plentempe laboris ekde 1962 dum pli ol 40 jaroj en la sama redakcio. Li verkis kaj publikigis kvindekon da manlibroj, vortaroj, legolibroj kaj kasedoj kun prononcaj ekzercoj. Lia manlibro “Ĉu vi parolas Esperante ?“ aperis en pluraj landoj. Li estas membro de Akademio de Esperanto ekde 1975. Jerzy Grum (1933-1993) estis ĵurnalisto ekde 1966 ĝis 1968 en la redakcio de Radio Polonia, por kiu li tradukis milojn da paĝoj da pola prozo. Li estis membro de la komitato de UEA.

Elsendoj en Esperanto okazis en Radio Suisse Internationale/Svisa Radio Internacia kun la verkisto Arthur Baur kaj ties edzino Heidi dum 40 jaroj ĝis 1991, kaj kun Claude Gacond kaj ties edzino Andrée. Tridek el la elsendoj de la geedzoj Baur aŭskulteblas kaj legeblas en la sonoteko de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri Lingvo Internacia (CDELI). Arthur Baur estis ĉefredaktisto de la ĉiutaga “Der Landbote “ en Winterthur.

Claude kaj Andrée Gacond okupis la antenojn de RSI/SRI ekde 1962 ĝis 1992 postsekvante Edmond Privat, kiun ili tre bone konis. Pedagogo laŭ formiĝo kaj profesio, instruisto, Claude Gacond cetere plenumis konsiderindan taskon pri dokumentado, ĉar danke al li la urbo La Chaux-de Fonds posedas unu el la centroj tutmonde plej gravaj kaj plej riĉaj pri la temo, kun la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI, kiu ekzistas ekde 1967. Li ankaŭ estis, en 1968, kunfondinto de Kultura Centro Esperantista — KCE, kiu estis referenco, dum li estris ĝin. Li krome dediĉis sin al la instruado de la lingvo, al pedagogia eksperimentado, al organizado de staĝoj, al skiferioj kaj al tiom da agadoj, ke resumo bezonus spacon, kiu ne disponeblas en ĉi tiu dokumento. Lia Esperantlingva aŭtobiografio legeblas rete. Aŭskultado de la elsendoj de la geedzoj Gacond ĉe RSI eblas en la samaj sonarkivoj de CDELI : “Verkaro de Claude Gacond — Radioprelegoj".

Ĵurnalisto ĉe la Esperanta redakcio de la mallongonda servo de Radio Polonia (pola radioservo por eksterlando), Barbara Pietrzak 14jara lernis Esperanton en 1958, kiam ŝi estis skolto. Ŝi okupis multajn funkciojn sine de la pola movado por Esperanto, sine de UEA (ĝenerala sekretario ekde 2007 ĝis 2013), de la pola asocio, de la revuo “Pola Esperantisto", de la asocio IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj ŝi estas membro de Literatura Akademio de Esperanto. Ekde 2011 ŝi estas ĉefredaktisto de Pola Retradio en Esperanto. Ŝia edzo, Marek Pietrzak, estis fondinto de Pola Esperanto-Junularo kaj ĝenerala sekretario de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).

Barbara Pietrzak ankaŭ animis staĝojn, ekzemple dum Internaciaj Renkontiĝoj en Plouézec (departemento Côtes d'Armor, Francio), kiuj okazas ĉiujare ekde 1997.

Barbara Pietrzak en Bulonjo-ĉe-Maro dum la internacia renkontiĝo Boulogne 2005 okaze de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la sama urbo en 1905 kun 688 partoprenantoj el 21 landoj Fotis : Henri Masson

La Zamenhof-strato

Roman Dobrzyński laboris kiel ĵurnalisto por la pola televido ekde 1973 ĝis 2003. Li lernis Esperanton en 1955 kaj studis juron kaj ĵurnalismon. Kiel studento li estris la polan junularon por Esperanto kaj iĝis vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li estas la aŭtoro de multaj filmoj pri la lingvo kaj en la lingvo, precipe pri la Universala Kongreso, kiu okazis en Varsovio en 1987 okaze de la centjariĝo de Esperanto.

La libro titolita "Ulica Zamenhofa“, kiun li publikigis en la pola en 2003, ekde tiam aperis en deko da lingvoj, unue en Esperanto (“La Zamenhof-Strato“, 2003 kaj 2005), litova (“Zamenhofo gatvė“, 2004), ĉeĥa (“Zamenhofova ulice“, 2005), japana (“Zamenhof doori“, 2005), portugala (“A Rua Zamenhof “, 2006), slovaka (“Zamenhofova ulica“, 2006), franca (“La rue Zamenhof “, 2008), itala (“Via Zamenhof creatore dell'esperanto“, 2009) kaj korea (“Zamenhof geori“, 2009). Ĝia apero eĥis en la japana gazetaro. Tiu verko estas la rezulto de interparoladoj kun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de d-ro Zamenhof, kiu loĝas en la regiono de Parizo. Roman Dobrzyński estas honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2005. Li nuntempe implikiĝas en la estigo de dokumentaraj filmoj pri Esperanto.

Ĉu “bionika“ lingvo ?

Brazila ĵurnalistino, dokumentaristo kaj aŭtoro de portugallingva sukcesromano, “A Arma Escarlate“ (La skarlata armilo), naskita en 1985 en Rio-de-Ĵaneiro, Renata Ventura, malkovris Esperanton kaj lernis ĝin en kvar monatoj dum restado en Houston, en Teksaso. Ŝi konsideras, ke la kono de Esperanto malfermis al ŝi multajn pordojn, kaj ke ĝi multe pli ol antaŭe stimulis ŝian scivolon pri aliaj kulturoj kaj aliaj landoj. En kelkaj monatoj ŝi havis amikojn en la tuta mondo, kaj ŝi ekpartoprenis naciajn kongesojn, kie oni parolas nur Esperante.

En 2006, ŝi realigis la dokumentaran videon "Bionika" uzante bildojn, kiujn ŝi mem registris dum kongresoj de Esperanto, kaj ŝi tiamaniere lude respondis al komento de verkisto Carlos Heitor Cony, kiu en radio-elsendo, ne celante malutili, kritikis Esperanton, nomante ĝin "bionika". Fine de la produktado Renata ricevis tre belan deklaron de la verkisto, kiu konfesis, ke li estis impresita pro la nombro da retpoŝtaĵoj, kiun li ricevis post sia komento tra la radio : “Neniam kroniko kaŭzis al mi tiom da problemoj samtempaj. Do multaj leteroj de homoj, kiuj diris, ke ili apartenas al asocioj, fakultatoj... homoj, kiuj ĉiutage parolas Esperante hejme, en sia laborejo ... Sincerdire, mi ne sciis tion. Mi ne aljuĝis al Esperanto tiel grandan kaj universalan gradon, ne nur en Brazilo, sed tutmonde !" (Fontoj : Wikipedia kaj Vikipedio).

Ŝiaj dokumentaraj videoj “Bionika“ rete videblas en la portugala kaj parte en Esperanto : BIONIKA 1 - O Esperanto e Carlos Heitor Cony - Parto 1 el 2 BIONIKA 2 - O Esperanto e Carlos Heitor Cony - Parto 2 el 2 Renata Ventura havas multajn projektojn, precipe kvinvoluman sekvon al sia romano, dokumentarajn filmojn.

“Deviga“ preparo de televida raportaĵo pri Esperanto

Tiu prezentaĵo estas eltiraĵo de alvoko de Fábio Monteiro, brazila ĵurnalisto 37jara en 2013, publikigita en Esperanto en la retejo de Esperanto-USA cele prepari kurson de Esperanto de NASK (Nord-Amerika Somer-Kurso) en la universitato de la paco de Raleigh, Nord-Karolino : “Mi estas profesia ĵurnalisto de la lando. Ŝi estas relative fama en la Esperanta mondo pro sia vigla aktiveco por Esperanto kaj pro la fakto, ke ŝi akceptis Universalan Kongreson de Esperanto en 2002. (...) Mi konatiĝis kun Esperanto, kiam mia estro igis min prepari televidan raporton pri Internacia Lingvo. Esperanto tuj interesis min. Mi nun estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj gastiganto de Pasporta Servo. Sine de Esperantiio mi estas ensceniganto de aŭd-vida projekto kun la nomo “Globeto – Interreta Televido“.

Por ke disvastiĝu informado

Unue felietone publikigita en la ununura sendependa kroata ĉiutaga gazeto “Slobodna Dalmacja“, la “Milita ĵurnalo“ de Zlatko Dizdarević pri la sieĝo de Sarajevo francigite aperis sub la titolo “Journal de guerre“ danke al Saša Sirovec pro traduko el la kroata en Esperanton — “Rakontoj pri Sarajeva Sieĝo“ — , kaj pro tiu el Esperanto en la francan, fare de François Lo Jacomo, profesoro pri supera matematiko, doktoro pri lingvistiko, kaj informadikisto. “Libera Folio“ estas sendependa reta ĵurnalo pri Esperanto kaj la movado por ĝia antaŭenigo. Ĝin kreis en 2003 Kalle Kniivilä, finndevena ĵurnalisto en la ĉiutaga sveda gazeto “Sydsvenskan“ (Malmo)

Anekdoto

"En 1925 bonan propagandon por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. " (el “Enciklopedio de Esperanto“, Budapeŝto, 1933, reeldonita en 1979, p. 376 ; reteje sub “Mongolujo).

Namjil Khayankhirvaa estis unu el la pioniroj de Esperanto en Mongolio kune kun Yöngsiyebu Rintchen, akademiano, la plej fama klerulo en la lando, kaj Ch. Dogsuren (Esperanto en Mongolio).

Reta versio en Esperanto de Monde Diplomatique ekzistas ekde 1999 (Arĥivoj) pro iniciato de Wilhelm Luttermann, kiu antaŭe malamika al Esperanto, malkovris ties intereson je la 1a de junio 1988 dum la populara elsendo “15-115“ de Brigitte Vincent ĉe France Inter. Tiu elsendo estis sekvata de rapida kurso, kies lecionoj daŭris proksimume dek minutojn de lundo ĝis sabato dum la tuta monato aŭgusto. Tiu kurso estis animita de juna anglo, Richard Comerford, kaj Brigitte Vincent kiel lernanto. Richard Comerford mem malkovris la lingvon per elsendo de BBC. Li komencis instrui post nur unujara studado dum parizaj staĝoj.

Unua prezentado en la franca

Verkita de la ĵurnalisto René Centassi, eksa ĉefredaktisto de AFP, kaj Henri Masson, eksa ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, eksa ĝenerala konsilanto de SAT, prezidanto de Espéranto-Vendée ĝis 2013, tiu biografio pri D-ro Zamenhof aperis je la unua fojo en la franca en 1995 ĉe Ramsay kiel libreja eldono sub la titolo “L'homme qui a défié Babel“. La dua eldono aperis samtempe kun la unua en la Esperanta versio “La homo kiu defiis Babelon“. Poste aperis korea versio (rekomendita al la korea junularo de la korea eldona mondo) kaj en la hispana en 2005, en la litova en 2006, en la ĉeĥa en 2007.

“La plej bona biografio de Zamenhof “ (Umberto ECO). Henri Masson Franclingva versio : 28an de decembro 2013 Enretigo de la Esperanto-traduko : 5an de februaro 2014 Por ĉiu rimarko por plibonigi kaj pliriĉigi tiun dokumenton : espero.hm [ĉe] wanadoo.fr

Dankon al : Claude Nourmont, Renée Triolle, Leo de Cooman, Thierry Saladin pro atentigo pri eblaj plibonigoj, kaj aparte al Leo de Cooman pro la traduko al Esperanto.

Kategooriad: Esperanto

La plu aktualega Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo (kun ligo al meditaĵo de A. Künzli)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Esmasp, 05/11/2015 - 11:06



La plu aktualega Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo
(la 28an de aŭgusto en la jaro 1906)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj ! Mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava Svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.

Permesu al mi ankaŭ esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna kongreso, al la sindonaj Svisaj Esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la Svisa lando grupojn Esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis, por sukcesa pretigo de nia kongreso ; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj ; fine - sed certe ne malplej grave - al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.

Sinjorinoj kaj sinjoroj ! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon ; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi ; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel Esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi : ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando - tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.

Ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo ! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon : en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado ; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj, ĉar la Rusa gento neniam estias kruela kaj sangavida ; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia ? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, doni al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj !

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj ; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn ; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj ; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la Esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed neniam parolis pri ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.

El la deklaracio unuanime akceptita en la Boulogne'a kongreso, ni ĉiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika ; el tiu ĉi deklaracio ni ankaŭ scias, ke "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas". Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj ; Esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton, por gajni per ĝi monon ; Esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi ; Esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malbonaj kaj malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la Esperantistoj decidis, lasi al ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ - se li volas - eĉ tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj Esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn : "Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas". Sed bedaŭrinde la vorton "privata" kelkaj amikoj-Esperantistoj klarigis al si en la senco de "malpermesata", kaj tiamaniere, anstataŭ konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras : "Esperanto estas nur lingvo ; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon !" Ho kiaj vortoj ! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto ! Ho, ne, ne, neniam ! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno : "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan !" Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean ; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo - vi ĉiuj sentas ĝin tre bone - estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano ; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto de junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj : "malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo".

Nia himno kantas pri la "nova sento, kiu venis en la mondon", ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi, kaj sindone laboris. Kial do aliĝis al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto "nur lingvon" ? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro, helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro ? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei ?

Se mi, la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco - ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco ? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto - ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco ?
Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco ? Ho, ne, ne, ne ! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la Esperantismo ; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.

Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo ĉe l' Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas "la neforgesebla kongreso". Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso ? Ĉu la amuzoj per si mem ? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj ! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj ? Ne ; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke ? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentas tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke ĝis la fina malapero de la muroj estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime ; sed ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj ; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.

Jes, miaj karaj kunlaborantoj ! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj Esperantistoj kredeble ne venas al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj esploraj, praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon ; ili ne timos, ke la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon ; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la Esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

PS :

Okaze de la Tago de la homaj rajtoj kaj de la Zamenhof-tago en 2014 :
Zamenhof, Ĝenevo 1906, kaj Ruslando 2014
Meditaĵo fare de A.Künzli surbaze de la ĝeneva kongresparolado de Zamenhof



Kategooriad: Esperanto

Pourquoi une Section Végétarienne dans une association de travailleurs comme SAT ?

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Laup, 05/09/2015 - 23:31

En effet s'il apparait évident à tous que coexistent pêle-mêle dans SAT des fractions Communiste, Libertaire, Écologiste et d'autres à tendance nettement politique, une Fraction Végétarienne n'est pas quelque chose d'aussi évident. Mais pourtant si, le végétarisme peut être une idée politique, pleinement.

Il est intéressant de relever que les végétariens en Esprérantie sont nombreux, et il existe même depuis plus d'un siècle TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio : Association Mondiale des Espérantistes Végétariens) qui les rassemble autour de ce sujet, peu importe leurs motifs, donc qu'ils soient végétariens pour raison éthique, écologique, économique, religieuse, gustative ou d'autres encore, et indépendamment du degré auquel ils sont en pratique végétariens (un peu, beaucoup, complètement, pas du tout...). A la Section Végétarienne est également bienvenue toute personne intéressée, peu importe ses propres principes personnels et son régime alimentaire. L'envie de travailler ensemble de façon constructive en respectant les autres et les statuts de SAT suffit. Mais donc, dans le cadre de SAT, le végétarisme doit avoir une autre dimension, il ne s'agit pas seulement de préférences alimentaires individuelles et d'échange de recettes.

Tout d'abord SAT s'adresse aux prolétaires, et est une association à but d'émancipation se plaçant sur le terrain de la lutte de classe. Donc le public visé par la fraction est plus ou moins des progressistes radicaux.

Emblemo de SAT - Vegetara Sekcio

Les membres de la Section mettent d'abord le postulat que tous les animaux sensibles, qu'ils soient humains ou pas, ont droit à une vie entière en évitant la souffrance.

Les membres de la Section ont conscience, et la regrettent, de l'exploitation générale des bêtes, de l'environnement et des humains. Effectivement le traitement dans le cadre du capitalisme de l'industrie de la viande fait travailler, pollue, épuise certaines régions du monde au profit d'un goût du luxe de certains, l'industrie de la viande constitue actuellement la plus intense forme d'exploitation des bêtes par les hommes, ainsi s'abstenir de consommer de la chair animale est un pas significatif (et absolument gratuit !) pour refuser cette forme d'exploitation.

Remplir son assiette est l'acte le plus évident qui nous fait chaque jour soit être complice, soit résister et combattre une situation abominable d'ignoble torture par l'industrie capitaliste de milliards de bêtes pour la satisfaction de nos palais.

En tant que Fraction, la Section Végétarienne de SAT se définit comme premier but de diffuser l'espérantisme prolétarien dans les milieux végétariens progressistes, et recruter des végétariens espérantistes progressistes à SAT.

En outre, en tant que membres individuels de SAT, les membres de la Section Végétarienne se donnent comme tâche, conformément aux statuts, de collaborer à l'action éducative dans l'association elle-même.

La Section Végétarienne de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda : Association Mondiale des Travailleurs Espérantistes)
Texte travaillé et accepté autour du 87e congrès de SAT à Dinan.

Paru dans Sennaciulo n-ro 1013-1014 (n°1013-1014), novembre-décembre 2014.

Source, en espéranto :
http://satesperanto.org/Kial-Vegeta...

Voir aussi la rubrique de la Section :
SAT - Vegetara Sekcio

Kategooriad: Esperanto

Sennaciulo 2015 3/4, n-ro 1317-1318

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Neljap, 05/07/2015 - 21:05














Enhavo :

Temdosiereto "Scienco"
Enkonduko p4
Kio estas scienco ? p5
Nova klerismo kaj toleremo p6
Skeptikismo kaj kritika pensado p6
Kio estas la zetetiko ? p8
Materiismo, relativeco, kvantuma meĥaniko p8
Kio estas konscio ? p10
La suna flanko de l'parolado p12
Albrecht de Graefe p12
Scienco de libera spirito p14
Forpasis Stevens T. Norvell (1923-2015) p16
Lime de Francio kaj Svisio : CERN laboratorio pri fiziko p16
La ŝparita bovino p18
Predobulo el skombroj p18
Glacimonto kvazaŭ kantanta sonas kiel grandega gongo p19
Socio
Ĉu sklavoj vivas daŭre en Maŭritanio ? p20
La Demokrata Konfederaciismo : alproksimiĝio je la kurda konflikto p23
Bakunin : naciismo, ŝtato kaj religio p26
Agroekologio kaj klimato
La kamparana agroekologio, ŝlosilo por la homaro kaj la planedo p28
Intelekta memdefendo
El la iloskatol' de intelekta memdefendanto p29
Solvoj de la cerbumigoj de l' n-ro Januaro-Februaro 2015 p29
Novaj cerbumigoj
Beletra angulo
Tiaj ni estas ! p30
Tegmenta Luko p31
Formiko p32
Printempas Re p32
Liberecana Frakcio
Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo p33
Tra Esperantio
Kastelo Greziljono estas fama franca Esperanto-Kulturdomo. Kio plia ? p35
El la SAT-administrejo
Novaliĝoj p36
Aŭstralio funebras p36
Listo de kongresaj aliĝintoj p37
Landaj perantoj - Kotizoj - Praktikaj informoj p38
SAT-anoj aktivas
Korea kamarado salutis en Sapporo, Japanio p39
Ekskursoj dum SAT-Kongreso en Nitro p40

Kategooriad: Esperanto

Cezar : Ĉevalosorto (rimpoemo)

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Kol, 05/06/2015 - 11:01




Cezar
Ĉevalosorto

Ĉeval' kun ĉaro sur la korto
atendas jam kun sia forto.
Ĝi volas tra arbarojn troti,
ĉe tio ĉion belan noti.

Ĉeval' atendas veturantojn,
ĝi krome ŝatas belajn kantojn.
Se ĉiuj bele hele ridas,
la mastro apenaŭ ĝin bridas.

Ĉevalo staras sur la korto.
Estas, ĝi scias, ĝia sorto.
La saĝa besto eĉ ne plendas.
La sort', jen tio, kio endas.

Kategooriad: Esperanto

B.Traven : Ĉaro (romano) Ĉapitro 9/2, kiu temas pri festkermeso, aĉetebrio, pafbudoj, ludotabloj, trompo, stulteco kaj koruptaj urbaj oficistoj

SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda - Teisip, 05/05/2015 - 15:16



B.Traven
Ĉaro

(romano)

Ĉapitro 9/2

(kiu temas pri festkermeso, pri aĉetebrio, pafbudoj, ludotabloj, trompo,stulteco kaj koruptaj urbaj oficistoj)


La placo antaŭ la katedralo situis tre malalte. En la pluva sezono tiu placo estis ĉiufoje inundata kelkajn tagojn.

Sed nun la placo estis tute inundata de standoj, restoraciaj tendoj, pafbudoj kaj ludotabloj, inklude de ĵetkubaj tabloj. La irejoj inter tiuj budoj kaj standoj estis tiom malvastaj, ke la homoj, kiuj tie svarmadis, moviĝis nur lante antaŭen. Estis ĉiama ŝovado, puŝado kaj premado.Tiel ekestis la impreso, kvazaŭ kelkaj dekmiloj da homoj tie troviĝas sur la placo, kvankam, se oni nombrus ilin, ĉeestus apenaŭ pli ol trimil da ili.

Kion tiuj urĝantaj kaj ŝovantaj interpuŝuloj kaj premuloj tie efektive serĉis, ili tute certe mem ne sciis. Tie nenio esti aĉetebla, kion ili ne povus aĉeti kiam ajn alitempe same bone aŭ eĉ pli bone, pli malkare kaj multe pli fidinda en iu magazeno de la urbo. Sed ĉiu havis sur sia vizaĝo esprimon, kvazaŭ li atendus aĉeti tie aŭtentikajn oromonerojn, kiuj popece kostas nur peson.

Ĉion, kion la homoj aĉetis tie, ili aĉetis ne tial, ĉar ili bezonis ĝin, sed ili aĉetis ĝin, ĉar ili ĝin vidis, ĉar ili estis en la humoro elspezi monon, ĉar lertaj komercistoj persvadis ilin, ke ili povas aĉeti tion aŭ tion nur ĉe li kaj ĉe neniu alia en la mondo, kaj ke tio estas granda bonŝanco por ili, ke li venis en la urbon, kaj ke eĉ tiukaze, se ili momente ĝuste ne bezonus la aĉetindan varon, tiu mankus al ili morgaŭ kun certeco, ke tiam estus tro malfrue kaj ili estus preterpasintaj la grandan kaj plej favoran okazon en sia vivo.

Tiel la homojn kaptis certa ebrieco. Sub la influo de la kriado, de la bruo, de la muziko, de ofertantaj vendistoj, de la puŝado kaj ŝovado de la homoj ĉirkaŭ ili, kiuj aĉetis kaj aĉetis kvazaŭ morgaŭ granda katastrofo povus detrui ĉion, la homoj perdis ĉiun kontrolon pri si kaj sian agadon. Iliaj kapoj pleniĝis kaj peze ekturniĝis kaj perdis sian trankvilan pensmanieron. Tiel ili aĉetis kaj aĉetis, la plej sensencan kaj plej superfluan fatrason. Objektoj, kiuj estas malbelaj kaj ne havis uzvaloron. Kaj ili aĉetis kaj aĉetis, ĉar ili vidis kiel ĉiuj aliaj homoj ĉirkaŭ ili aĉetas kaj aĉetas.

Simile estis ĉe la pafbudoj kaj ĉe la standoj, kie oni rajtis ĵeti pilkojn al starigitaj nigraj katoj el kartono. Por dek centavoj oni rajtis pafi trifoje per pikilo al malgranda celdisko. Se sukcesis al la pafinto trifoje trafi en la nigron, li ricevis kiel premion arabeske ornamitan kaj per oro pripentritan florovazon. En la pli grandaj urboj iu magazeno popece povus oferti tian vazon por dudek centavoj, kaj neniu, kiu posedas nur iom da estetika sento aĉetus ĝin. Eĉ tie en tiu pli malgranda urbo, kie tiam tio estis en modo, kio estis en pli grandaj urboj jam antaŭ tridek jaroj rabatvaro, komercisto apenaŭ povus esperi vendi tiajn vazojn kaj la ceteron, kion la pafbudoj kaj standoj disdonis krome kiel premiojn al klientoj. Sed, se oni gajnis tian objektaĉon en pafbudo, tio estis kiel donaco. Oni portas ĝin hejmen kaj starigas ĝin en la domo. Kvankam ĝi detruas ĉian harmonion en la domo, sed kiu havus la kuraĝon ĵeti tian bele orumitan vazon en la rubujon. Oni provas uzi ĝin kiel vazon. Sed, se oni vere metas florojn en ĝin, la vazo renversiĝas kun la akvo, ĉar la ĉeĥoslovakaj fabrikantoj de tiuj vazoj pensis malpli pri la ĝustaj proporcioj de la vazoj ol pri tio doni al ili luksan aspekton. Kaj ĉar la vazo do uzeblas por nenio en la mondo, oni nur starigas ĝin en la loĝejo de la pafinto. Tial ĝi neniam disrompiĝas kaj herediĝas de generacio al generacio. Pro tio la estetika sento de la homoj restis ĉiam tiel, ke ĉiu nova generacio en pafbudo penas fari por dek centavoj dudekfoje tri pafojn, por gajni tian vazon.

Sed facile tute certe ne estis, efektive gajni ion en la pafbudo. Oni gajnis nur pro pura hazardo ion, kaj la hazardo ekefikis nur tiam, se oni trifoje celis al tute alia loko ol al tiu, kiun oni intencis trafi. La aerfusiloj estis tiel alĝustigitaj, ke eĉ feliĉigaj hazardoj nur tre raris. La pafbuda viro povis vojaĝi kun siaj vazoj, tasoj por barbaj viroj, japanaj ventumiloj el Halle ĉe Saale kaj la vekhorloĝoj kaj bildoj de virgulino Maria du jarojn al kvardek diversaj jarfoiroj kaj sanktulaj festoj, kaj se oni iutage ree renkontis lin, li starigis plu la samajn vazojn kaj vekhorloĝojn. Kaj la homoj pafis ankoraŭ tiam tri pafojn por dek centavoj por gajni vekhorloĝon, kiu pro la longa servado estis rustiĝinta kaj deformiĝinta pro la multfoja enpakado kaj elpakado.

Sed la pafbuda mastro estis afabla viro. Se oni multe pafis kaj penis kaj faris kelkajn lertajn pafojn, kiuj tamen ne gajnis la vazon, sed la bonintencan kapkliniĝon de la pafbudisto : „Otra vez, caballero, más buena suerte-la venontan fojon, caballero, vi pli bonŝancas !“ La bonega pafinto ricevis medalon fiksitan sur la bruston, kiu atentigis lin inter la ceteraj festpartoprenantoj kiel eminente gravan viron.

Oni povis pafi ankaŭ al surstarigitaj skatoloj kun cigaredoj. Skatoloj kun cent cigaredoj kostis tri pesojn, kaj tia skatolo aĉeteblis en ĉiu magazeno por dek centavoj. Sed tie en la festo la homoj ege penis dekfoje fari tri pafojn por dek centavoj por povi havi tian skatolon.

Se la homoj tro malprudente forpafis sian monon kaj nun volis regajni ĝin, ili iris al la ludobudoj kaj al la ruletaj tabloj. Tie estis ja tiel facile per dudek kvin centavoj per unu fojo gajni kvin pesojn. Tiun okazon oni ne rajtis preteriri, kaj ĉiu estis dankema al la viro kun la ruleto, ke li venis al la festo kaj tiel donis al la homoj la okazon fariĝi riĉaj en unu nokto eĉ sen devi labori.

La posedantoj de la pafbudoj kaj de la ĵetstandoj kaj ĉiuj similaj homoj estis grandaj friponoj, tion sciis ĉiuj festvizitantoj. La fusiloj ne pafis laŭcele, la pafforto estis tro malgranda kaj ne faligis eĉ nur unu skatoleton da cigaredoj, se la pafbudisto ne deziris ĝin, kaj se li ne intence starigis la skatolon tiom proksime al la malantaŭa eĝo, ke ĝi jam falis, se oni nur iom tuŝis ĝin. De tempo al tempo li ja devis permesi la gajnon de kelkaj skatoloj por allogi novajn klientojn.

Ankaŭ la viro kun katoj el kartono ŝovis de tempo al tempo fabokernon tiel sub la ligneton servantan por la starigado de la kato, ke la kato renversiĝis kaj la ĵetinto ricevis ses ĵetojn por nenio, por denove provi sian bonŝancon kaj gajni oran poŝhorloĝon.

Nur la viro kun la ruleto estis honesta. Tio estis konata. Kiu ajn vizitanto, kiu jam riskis sian monon, rajtis ekturni la ruleton, kaj se iu asertis, ke la ruleto staras oblikve, oni tuj ekvilibrigis ĝin. Tie friponaj agoj ne okazis. Tion ankaŭ la polico ne tolerus. Strange estis nur tio, ke la ununura viro, kiu daŭre gajnis kaj riĉiĝis, estis la posedanto de la ruleto mem. Kiel li estu paginta alie siajn altajn impostojn ? Kaj ankaŭ vivi li volis. Kaj tamen ĉiuj homoj, kiuj riskis tie siajn pesojn, estis firme konvinkitaj, ke la viro kun la ruleto venis tien nur, ĉar li intencis riĉigi ĉiujn. Kaj, se la ludantoj spite al multfoja vetado de sia mono ne riĉiĝis, sed tion, kion ili posedis, perdis, ĉiu kulpigis nur sin mem kaj diris, ke simple Fortuno ne helpis lin, ke estas lia ĉiama sorto ne havi bonŝancon.

Kompreneble la ruzuloj, kiuj tie ludis, ne esperis eĉ dum sekundo, ke ili povus forgajni de la ruletposedanto almenaŭ peson. Se tiu danĝero minacus la ruletposedanton, li ja ne venus. Sed la ruzuloj ludis por gajni la monon de siaj kunludantoj, por tiel partopreni en la negoco de la ruletposedanto. La ruzuloj dum horoj eltenis ĉe la ludotablo. Ili vetis sian monon laŭ certa sistemo. Ili gajnis ofte kaj tiel helpis al la posedanto allogi novajn klientojn, ĉar la posedanto elpagis la gajnojn al la ruzuloj kun laŭta kriado : „Jen, caballeros, denove kvin pesojn por via tostón. Vi faras el mi povran viron. Morgaŭ mi devos fermi mian ruletotablon. Mi devas nutri familion. Sed mi estas viro de honoro. Nova ludo komenciĝas, cabbaleros. Vetu, cabbaleros, vetu. Se fué. Rrrr. Quince negro. Kiu havas la nigran dekkvin ? Neniu ? Vetu, caballeros, vetu, nova ludo komenciĝas.“

La ruzuloj gajnis efektive. Dudek pesojn, tridek pesojn. Sed ili volis gajni cent pesojn kaj poste fini la ludon. Se nokte la rulettablo estis fermata, la posedanto faris la tutan negocon mem ; kaj la ruzuloj estis same tiaj malplenaj kaj elsakigitaj kiel la stultuloj. La sola persono, kiu finis la tagon kun gajno, estis la ruletbankiero.

La ruleto kaj la ceteraj tabloj, kie oni ludis je kontanta mono, havis licencon nur ĝis la naŭa vespere. Nur sub tiu kondiĉo ili estis ricevintaj la licencon. Sed la vera negoco efektive komenciĝis ja nur post la naŭa vespere, ĉar la caballeros en tiu tempo sendis sian edzinon en la liton. Kaj tiam la caballeros estis liberaj kaj ne plu molestataj.

La polica ĉefo sendis policiston kun la informo, ke pasis la tempo por la ruleto. La ruletbankiero translasis la tablon por certa tempo al sia kunlaboranto, kaj li iris al unu el la cantinas, kie li renkontis la polican ĉefon.

„Ĉu copita, jefe ? Ĉu glaseton da komiteko ?“ li demandis. Sen atendi la respondon de la aŭtoritato, kun kiu li parolis, li mendis du grandajn glasetojn da komiteko añejo. Kaj kiam ili ankoraŭ estis duone plenigitaj en la manoj, li mendis du pluajn glasetojn da komiteko. Tiam li eltiris kvin pesojn el la poŝo, ŝovis ilin al la polica ĉefo en la pendantan manon, grimace fermis okulon kaj diris : „Vi havas ja familion, jefe, estas por viaj infanoj.“

Ĝis la deka vespere montriĝis neniu policisto ĉe la ruleto. Oni gaje ludis. Laŭ la licenco ne estis permesite, ke persono vetu pli ol dek centavojn sur la sama nombrokampo. Kompreneble ĉiu rajtis veti kvin centavojn sur dek diversajn nombrojn aŭ pli da ili en ĉiu ludo. Sed vespere je la sepa la bankiero jam malinkline tordis la vizaĝon, se iu vetis malpli ol kvaronon de peso. Je la oka oni vidis jam nur ĵetonojn kun valoro de duono de peso sur la nombroj. Je la deka la bankiero po nombro akceptis kvin pesojn.

Tiam, je la deka vespere, aperis denove policisto kun la informo, ke nun devu esti la lasta ludo, kaj ke li ne rajtas permesi pluan ludadon. La ruletviro donis al la policisto peson. Tiam li denove iris al kantino. Ĉifoje ĝi estis aliloka. Sed ĝuste, li renkontis la polican ĉefon. Estis pruvo de la prudento de la bankiero, ke ĉiufoje sukcesis al li tuj trovi la polican ĉefon en la ĝusta kantino sen disipi tempon ĉe la serĉado. Kostis denove du glasetojn da comiteco añejo, sed ĉifoje dek pesojn por la familio.

Sed tio ne estis ĉio ĉifoje. La polica ĉefo movis iom la kapon en la direkto al sinjoro, kiu sidis ĉe tablo kun botelo da biero antaŭ si.

El presidente – la urbestro“, diris la polica ĉefo.

La ruletviro tuj komprenis.

Li iris al tiu tablo.

Cómo está, señor Presidente ? Kiel vi fartas ?“

„Ah, don Claudio, qué tal ? Kiel statas la negoco ? Mi devas diri al vi, ke ni povas permesi nenial, ke via ruleto turniĝos ankoraŭ post la naŭa vespere. Vi ja konas la kondiĉojn de via licenco.“

„Mi tuj fermos ĝin, señor Presidente, nur kelkajn ludojn ankoraŭ. Kelkaj sinjoroj tie volas havi revanĉon.Tion mi apenaŭ povas rifuzi. La sinjoroj estas ekscititaj, kaj tio povus konduki al tumulto, eble eĉ al kelkaj pistolpafoj.“

„Vi pravas, don Claudio“, kapjesis la urbestro.

„Kompreneble, sub tiaj cirkonstancoj. Sed ne tro longe, ĉu vi komprenas ? Ĉu vi ne volas sidiĝi al mi por botelo da biero ?“

„Vi devas pardoni al mi, señor Presidente“, diris la ruletviro, lerte evitante la inviton, kiu tute ne estis serioze dirita. „Ĉe okazo“, li diris plu, kvazaŭ eksaltonte, por povi rekuri al sia negoco, „mi aŭdis, ke vi volas konstrui hospitalon ĉi tie. Ĉu vi permesus, señor Presidente, ke mi faru malgrandan kontribuon ?“

„Mi tre dankas al vi en la nomo de la civitanaro“, la urbestro respondis.

La ruletviro tiris kvin ormonerojn el poŝo kaj metis ilin proksime antaŭ la urbestron kaj ŝovis ilin duone sub la urbestran brakon, ripozantan sur la tablo.

La oromoneroj malaperis, antaŭ ol la ruletbankiero denove enpoŝigis la manon.

„Kun via afabla permeso, señor Presidente, sed nun mi devas rapidi, por ke ne okazu ĉe mia tablo eĉ tumulto.“

Bueno, don Claudio, sed memoru, ne tro longe.“

Eĉ je la unua post noktomezo la ruleto ankoraŭ turniĝis. Tiam la negoco atingis sian kulminon. Nun ludis la bienuloj. Ĉiuj ĉi homoj, kiuj povis veti nur duonon de peso aŭ peson, ne plu kuraĝis proksimiĝi. Oni ne vendis ĵetonojn al ili. La plej malkaraj ĵetonoj kostis nun kvin pesojn. Ĉar oni ludis nur per ĵetonoj, la ruletviro, se la polica ĉefo aŭ la urbestro fine tamen agus en la nomo de la leĝo, povus ĉiam trankvile klarigi, ke ĉiu ĵetono valoras nur kvin centavojn. Neniu, ankaŭ ne spiritisto, povus vidi laŭ ĝia aspekto, je kiu prezo ili estis venditaj.

La polica ĉefo, kiu ankoraŭ trifoje estis vizitata en kantino de la bankiero, komisiis la policistojn serĉi ebriulojn kaj skandalulojn kaj ne molesti la bienposedantojn ĉe la ruleta tablo.

La Presidente same estis vizitata ankoraŭ trifoje. Pro la hospitalo. Poste li foriris por dormi kaj konfidis la urbon al la protekto de la ludantaj bienuloj. Sub ties ŝirmo la urbo estis sekura ; ĉar la bienuloj estis la defendantoj de kvieto kaj ordo, kaj ĉar ili rigardis ĉion ekzistantan kiel bonaĵon kaj kiel tiel dezirata de Dio.

PS :
B.Traven : Ĉaro (romano kiel PDF)


Kategooriad: Esperanto