Täpsem info spiritismi ja MTÜ Võsu Vaimne Keskus AMO tegevuse kohta August Kilgilt, telefonidelt 3238572 või 53345516 E-mail august@spiritism.ee Skype august.kilk Aadress Rakvere tee 9, Võsu, 45501, Lääne-Virumaa, Estonia

Demando: “Kara Jesuo, min petis kun Vi paroli August, pri Esperanto. August deziras ekscii, ĉu la lingvo Esperanto estas en la spirita mondo destinita kiel la pontolingvo, kiel oni ĝenerale al tio rilatas.”

Respondo: “Kara Rinjo, mi estas la frato Jesuo kun Vi, neniu alia. Mi diras al Vi ĉion, kion Vi povas per miaj vortoj diri al August.

Tiu lingvo, kiu ricevis la nomon Esperanto, estas destinita de superaj instancoj tra ĉielaj fortoj por interrilatado al homoj, kiuj estas tre similaj, tamen sur spirita nivelo, ne elstaraj en la materiala mondo.
Esperanto unuigas agadojn de multaj homoj en la tuta mondo. Oni malpermesas pere de tiu ĉi lingvo krimaj agadoj, ĉar la lingvo estas energetike LINGVO  DE  AMO, kiu havas specialan sonon.
Jes, oni povas diri, ke Esperanto estas pontolingvo, sed tio postulas ankoraǔ  multe da tempo, kiam homoj komprenos, kiom necesega tiu lingvo estas. Nuntempe ĝi ankoraǔ ne disvastiĝis tiel vaste en ĉiuj ŝtatoj por atingi la necesan rezulton, sed venos la tempo, kiam oni malkovros pli gravan valoron de tiu ĉi lingvo. Nun oni povas nur diri, ke ĉio estas en komenco.”

La mesaĝon peris mediumino Riina Hernits la 3-an de aprilo 2009
Tradukis el la estona  A.K.